Flago de la Salomonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La nacia flago de la Salomonoj estis adoptita oficiale la 18-an de novembro 1977. La kvin ĉefaj insulgrupoj estas reprezentitaj de la kvin steloj. La bluo laŭsupoze reprezentas la ĉirkaŭan oceanon, dum la verdo reprezentas la teron. La flava strio estas simbolo de la sunbrilo.