Flago de la Komunumo Sudamerika de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de la Unio Sudamerikaj Nacioj)

La Simboloj de la Komunumo Sudamerika de Nacioj (UNASUR) ne ekzistas ĉar oficiale neniu decido aŭ traktado oficialigis ilin. Eksteroficiale aŭ de facto, oni adoptis la flagon proponitan de la perua prezidento Alan García Pérez kaj la blazonon.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

La 23-an de majo 2008, dum konstitucia sesio de Unasur, Alan García, la perua prezidento, kiu apartenas al partio kiun fondis Haja -la Partio Aprista-, prezentis al portempa prezidento de Unasur kaj Prezidento de Ĉilio, Michelle Bachelet, flagon inspiritan de Indoameriko, proponanta ĝin por oficiala simbolo de Komunumo Sudamerika de Nacioj. Ŝi akceptis tiun flagon por reprezenti la union.

Alan García, prezidento de Peruo

Tiu flago, inspirita de Indoameriko, estas rektangulo de ruĝa koloro. Entenas en la centro, la mapon de Sudameriko en flava koloro. La mapo estas ĉirkaŭita de samkoloro.