Saltu al enhavo

Flago de la Venko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sovetia flago hisita sur la Reichstag palaco (post kolorigo en la jaroj 1990).

La Flago de la Venko (ruse: Знамя Победы — pr: Znamya Pobedy) rilatas la sovetian flagon (vidu la unuan bildon), kiu estis hisita sur la Reichstag palacon verŝajne en la 2a de majo 1945 (eĉ se ankaŭ la 30a de aprilo aŭ la 1a de majo 1945 estis proponitaj) fine de la batalo de Berlino.

Alportita en Moskvon, sed kun teksto aldonita (vidu la duan bildon), kiel relikvon de la Granda patriota Milito, tiu flago estas elmontrata ĉiun 9an de majo dum la paradmarŝo sur la Ruĝa Placo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
La Flago de la Venko, kiu estas montrata ĉiun 9an de Majo komence de la paradmarŝo sur la ruĝa Placo.

Krom martelo kaj falĉileto tiu ruĝa flago portas nun surskribon je la honoro de la trupunuo, kiu lokis ĝin sur la palacon Reichstag.

Tekstas : 150 стр. ордена Кутузова II ст. идрицк. див. 79 С. К. 3 У. А. 1 Б. Ф.

Post traduko, kaj kun mallongigoj ŝanĝitaj al iliaj referencoj, la skribo de la flago signifas:

150 стр. ордена Кутузова (150-a Fusilo-Ordeno de Kutuzov)

II ст. идрицк. див. (Dua-klasa divizio Idrica )

79 С. К. 3 У. А. 1 Б. Ф. (79-a Fusiltrupo. Tria Ŝok-armeo. Unua Belorusa Fronto)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Renaud Février (artikolo en la franca)