Flanĝado (sonefekto)
Flanĝado estas sonefiko produktita miksante du kopiojn de la samaj signaloj kune, unu kopio prokrastita de malgranda kaj (kutime) iom post iom ŝanĝiĝanta periodo, kutime pli malgranda ol 20 milisekundoj. Tio produktas balaitan kombilan filtrilefikon: pintoj kaj noĉoj estas produktitaj en la rezulta frekvenca spektro, rilataj unu al alia en lineara naturtonserio. Variigi la tempoprokraston igas ĉi tiujn al supra-malsupra balaado de la frekvencspektron. Flanĝilo estas efikunuo kiu kreas ĉi tiun efikon.
Parto de la produktaĵsignalo estas kutime provizita reen al la enigaĵo (re-cirkulanta prokrastlinio), produktante resonancefikon kiu plue plifortigas la intensecon de la pintoj kaj noĉoj. La fazo de la reira signalo foje estas inversa, produktante alian version de la flanĝada sono.
La esprimo "flanĝado" venas de unu el la fruaj metodoj de produktado de la efiko. La malkruda muziktrako estas surbendigita samtempe al du kongruaj glubendmaŝinoj, tiam reludita kun ambaŭ bobenoj sinkronigitaj. La eligo de la du registriloj estas miksita al tria registrilo. La soninĝeniero malrapidigis unu reproduktadregistrilon malpeze premante fingron sur la flanĝo (rando) de la provizobobeno. Nuntempe flanĝado estas produktita elektronike (per pedala efektilo aŭ rakunuo) aŭ ciferece.