Flandra Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flandra Registaro
community and regional governments
Komenco 1928 vd
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Place des Martyrs - Martelaarsplein
Ĉefestro(j) Jan Jambon vd
Filioj Agency for Innovation by Science and Technology vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Flandra Registaro (flandre: Vlaamse regering) estas la plenuma branĉo de la Flandra Komunumo kaj de la Flandra Regiono de Belgio. Ĝi konsistas el registara kabineto, estrita de la Ministro-Prezidento kaj respondeca antaŭ la Flandra Parlamento, kaj la publika administracio (civila servo) dividita en 13 politikaj areoj, ĉiu kun plenuma departemento kaj multaj agentejoj.

La kabineto de la Flandra Registaro konsistas el ĝis maksimumo de dekunu ministroj, elektitaj de la Flandra Parlamento. Almenaŭ unu el la ministroj devas veni el Bruselo. La ministroj estas nomumitaj fare de la politikaj partioj kiuj praktike formas la registaran koalicion. La registaro estas porparolita de la Flandra Ministro-Prezidento. Ministroj estras plenumajn departementojn de la registara administracio. Ministroj devas defendi siajn politikojn kaj prezentas ilin persone antaŭ la Flandra Parlamento. La Flandra Registaro devas ricevi kaj teni la fidon de la Flandra Parlamento. Ĝis 1993 la Flandra Registaro estis nomita la Flandra Plenumo (Vlaamse Executieve).