Flandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu ankaŭ Graflando Flandrio.


La flandra Regiono :
La flandra Komunumo :
La provincoj de Flandrio
Oficiala lingvonederlanda
ĈefurboBruselo
Ministro-Prezidanto Kris Peeters
Areo13 522 km2
Loĝantoj6 043 161 (2005)
Loĝdenso442/km2
Regiona himnoDe Vlaamse Leeuw

FlandrioFlandrujo estas la norda parto de Belgio, kies loĝantaro plejparte denaske parolas dialekton de la brabanta, tie konatan kiel flandran lingvon kaj krome la norman nederlandan lingvon. Flandrio konsistas el la Flandra Regiono kaj la Flandra Komunumo. La administra sidejo de la Flandra Parlamento, kiu okupiĝas pri la rajtigoj de la Regiono kaj la Komunumo, troviĝas en Bruselo. Tio en si estas iom rimarkinda, ĉar nuntempe en Bruselo plej multaj homoj parolas la francan kaj ĉar la ĉefurbo de Belgio estas aparta lingve neŭtrala regiono, la Brusela Ĉefurba Regiono.

Oni ne konfuziĝu inter la nuntempa Flandrio kaj la historia Graflando Flandrio. Tiu konsistis el la provincoj Orienta kaj Okcidenta Flandrio, Franca Flandrio kaj la nederlanda provinco Zelanda Flandrio. En Francio la termino "Flandrio" estas ankaŭ uzata por la francaj departamentoj 'Nord' kaj 'Pas-de-Calais'.

Flandraj provincoj

1 Antverpeno
2 Limburgo
3 Orienta Flandrio
4 Flandra Brabanto
5 Okcidenta Flandrio



Grandaj urboj

Registaro

Flandrio ekde la ŝtata reformo estas aparta ŝtata institucio kun propra registaro, propra parlamento, propra buĝeto kaj (limigitaj) propraj enspezoj. La Flandra Parlamento elektiĝas ĉiun kvinan jaron. Ĝi havas laŭleĝajn rajtigojn en la regiono Flandrio kaj por ĉiuj flandraj instancoj, kiel nederlandlingvaj lernejoj (inkluzive de tiuj en Bruselo), sed ankaŭ por la franclingvaj lernejoj en la flandraj komunumoj kun facilecoj por franclingvanoj. La Flandra Parlamento ankaŭ indikas la ministrojn de la flandra registaro. Daŭre la rajtigoj de la Belga federacia ŝtato kaj Flandrio evoluas. Flandrio insistas pri pli da aŭtonomio.

Historio

Mezepoko, Hanso, komunuma movado, drapo-farado

pri tiu epoko rilate la sociaj tavoloj, kaj la historio de ties luktoj kune kun la Grafo de Flandrio, la reĝo de Francio kaj Anglio, legu : Paul Lafargue "La klasbataloj en Flandrio".

Vidu ankaŭ