Saltu al enhavo

Flannery O'Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Flannery O'Connor
Persona informo
Mary Flannery O'Connor
Naskonomo Mary Flannery O'Connor
Naskiĝo 25-an de marto 1925 (1925-03-25)
en Savannah
Morto 3-an de aŭgusto 1964 (1964-08-03) (39-jaraĝa)
en Milledgeville
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sistema lupuso eritema Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Memory Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Iovao
Georgia College & State University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Flannery O'Connor
Profesio
Okupo verkisto
romanisto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eseo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Wise Blood ❦
The Violent Bear It Away ❦
A Good Man Is Hard to Find and Other Stories ❦
The Complete Stories ❦
Everything That Rises Must Converge vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mary Flannery O'CONNOR (naskiĝis la 25-an de marto 1925 en Savannah, Georgio - mortis la 3-an de aŭgusto 1964 en Kantono Baldwin, Georgio) estis usona verkisto de la Suda Usono, reprezentanto de la ĝenro Suda Gotiko (Southern Gothic).

Ŝi verkis du romanojn kaj 32 novelojn, same kiel multajn eseojn, recenzojn, kaj komentaĵojn. Ŝi estis suda verkinto kiu verkis plejparte ene de la Southern Gothic ĝenro kaj fidis je regionaj kontekstoj kaj groteskaj roluloj. Ŝia verkado ankaŭ reflektis ŝian katolikan kredon kaj ofte ekzamenis moralajn temojn. "Katolika Suda verkisto kiu, kun feroco limanta al libera brutaleco, rakontas pri mondo en disrompiĝo, trapenetrita de malbono, loĝita de homoj sen aparteno kaj ŝajne forlasita de Nia Sinjoro." [1]

Ŝiaj du romanoj estis Wise Blood (1952) kaj The Violent Bear It Away (1960). Ŝi ankaŭ publikigis du librojn de noveloj: A Good Man Is Hard to Find (1955) kaj Everything That Rises Must Converge (1965), ĉi-lasta publikigita postmorte.

Kvankam Flannery O'Connor ne postlasis tre ampleksan verkaron en ŝia relative mallonga kreiva periodo, ŝi estas konsiderita, kune kun Katherine Anne Porter, Eudora Welty kaj Carson McCullers, kiel unu el la plej gravaj rakontistoj de la Sudaj ŝtatoj en Usono literaturhistorio kiuj sekvas la paŝojn de Faulkner. Nekutime, ŝi, la emfaze katolika rakontanto, trovis preskaŭ senkondiĉan rekonon eĉ inter tiuj kritikistoj kiuj ne kunhavis ŝiajn teologiajn aŭ religiajn opiniojn. Inter la legantoj de O'Connor estis Kenzaburo Oe.

O'Connor estis la unua usona verkisto naskita en la 20-a jarcento se temas pri havi ŝiajn verkojn kolektitaj kaj publikigitaj fare de la Biblioteko de Ameriko, soci-utila eldonisto de klasika usona literaturo.

Leteroj kaj poŝtkartoj kiujn ŝi skribis en 1943, kiam ŝi vizitis la pli liberalan nordan parton de Usono, estis publikigitaj en 2014. En ili, kaj en postaj leteroj, ŝi povas esti perceptita kiel antaŭjuĝema kontraŭ nigruloj.

La Flannery O'Connor Premio por Mallonga Fikcio, nomita en honoro de O'Connor, estas premio donita ĉiun jaron por elstara kolekto de noveloj.

Kolektoj de mallongaj rakontaj

[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mystery and Manners: Occasional Prose (1969)
  • The Habit of Being: Letters of Flannery O'Connor (1979)
  • The Presence of Grace: and Other Book Reviews (1983)
  • Flannery O'Connor: Collected Works (1988)
  • Flannery O'Connor: The Cartoons (2012)
  • A Prayer Journal (2013)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Basselin, Timothy J.. (2013) Flannery O'Connor: Writing a Theology of Disabled Humanity. baylorpress.com.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]