Flavŝultra amazono
En kaptiteco | ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Amazona barbadensis | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Flavŝultra amazono (Amazona barbadensis), konata ankaŭ kiel Flavŝultra papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas en aridaj areoj de norda Venezuela, Venezuelaj insuloj Margarita kaj La Blanquilla, kaj la insulo Bonero (Nederlanda Karibio). Ĝi estis formortigita el kaj reenmetita en Arubo kaj enmetita en Kuracao.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]

La flavŝultra amazono estis priskribita kaj bildigita en 1738 fare de la angla natursciencisto Eleazar Albin en sia verko A Natural History of Birds based on life specimen (Natura historio de birdoj bazita sur viva specimeno). Albin kredis, ke la papago venis el Barbado kaj uzis la anglan nomon "Barbadoes parrot" (Barbadosa papago).[1] Uzante la raporton de Albin, kaj Mathurin Jacques Brisson en 1760 kaj John Latham en 1781 inkluzivis priskribon de la papago en siaj libroj pri birdoj.[2][3] Kiam en 1788 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin reviziis kaj vastigis la verkon Systema Naturae de Carl Linnaeus, li inkluzivis la flavŝultran amazonon, kreis la dunomon Psittacus barbadensis kaj citis la verkon de Latham.[4]
Gmelin specifis la tipan lokon kiel Barbado, sed ĉi tiu papaga specio ne troviĝas sur tiu insulo kaj Venezuelo estas fakte la tipa loko.[5] La flavŝultra amazono nun estas lokita kun ĉirkaŭ tridek aliaj specioj en la genro Amazona, kiu estis enkondukita de la franca natursciencisto René Lesson en 1830.[6][7]
La genronomo estas latinigita versio de la nomo Amazone donita al ĉi tiuj papagoj en la 18-a jarcento fare de la Grafo de Buffon, kiu kredis, ke ili estas indiĝenaj el amazoniaj ĝangaloj. La specifa nomo barbadensis indikas Barbadon.[8] La specio estas monotipa: neniu subspecio estas agnoskita.[7]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La flavŝultra amazono estas ĉefe verda kaj ĉirkaŭ 33 cm longa. Ĝi havas blankecan frunton kaj bridojn, kaj flavajn kronon, okulregionon kaj - ofte - orelkovrilojn kaj mentonon. La nudaj okulringoj estas blankaj. La femuroj kaj la kurbiĝo de la flugilo ("ŝultro") estas flavaj, sed ambaŭ povas esti malfacile videblaj. La gorĝo, vangoj kaj ventro ofte havas bluetan nuancon. Kiel plej multaj membroj de la genro Amazona, ĝi havas larĝajn malhelbluajn pintojn ĉe la flugilplumoj kaj ruĝan speguleton.[9]
La flavŝultra amazono distingiĝas de la tre simila oranĝflugila amazono per la manko de flavo sur la ŝultroj kaj blua koloro ĉirkaŭ la okuloj ĉe ĉi-lasta. Alia maniero distingi ĝin de aliaj Amazona-j specioj estas ĝiaj iom pli altatonaj voĉoj.[10]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]A. barbadensis estas endemio de norda Venezuelo, Bonero (kiu eble havas malpli ol 400 birdojn[11]), kaj aliaj insuloj en la areo. Sur la venezuela insulo Margarita, ĝi estas ekstermita de la orienta flanko, kiu estas tre komerca kaj populara turisma celloko, ekzistanta nur sur la okcidenta duoninsulo Macanao.[12] Ankaŭ indiĝena de Arubo, ĝi loke formortis antaŭ 1947. En januaro de 2024, populacio de pli ol dudeko da ĉi tiuj birdoj estis reenkondukita al la insulo kaj fartas bone.[13] Enkondukita populacio ekzistas sur Kuracao. Male al aliaj membroj de Amazona, ĝi tipe troviĝas en aridaj vivejoj, kiel dezerta veprejo kaj sekaj arbaroj.[10][14][15]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]Ĝi manĝas fruktojn, semojn kaj florojn, ofte konsumante partojn de kakto-plantoj.[10][14] Tiu ĉi papago kapablas pluvivi kun minimuma akvodisponeblo, ricevante grandan kvanton da humideco el sia dieto. Tio estas aparte klara sur La Blanquilla, malgranda insulo sen naturaj akvejoj. La kaktoj, kiujn ili tiel ofte manĝas, estas plenaj de likvaĵo, kaj en la tigoj kaj en la fruktoj, kaj tio tenas ilin vivaj en ilia arida medio.[12]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La flavŝultra amazono tipe nestas en truoj en arboj, klifoj aŭ kaktoj, kaj demetas 2-5 ovojn.[14] La totala ovodemetado kaj eloviĝa sukceso de ĉi tiu specio sur la insulo Margarita estas inter la plej altaj dokumentitaj por la genro Amazona, sugestante altan reproduktan potencialon por la specio.[16] Ĝi estas tre sociema, kaj foje povas ripozi komunume en altaj arboj, formante grupojn de ĝis 700.[14] La populacio sur Bonero ŝajnas reproduktiĝi pli malrapide ol estas tipe por la specio, alportante ĝin al la sama nivelo kiel aliaj membroj de la genro.[17]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Albin, Eleazar. (1738) A Natural History of Birds : Illustrated with a Hundred and One Copper Plates, Curiously Engraven from the Life 3. London: Printed for the author and sold by William Innys.
- ↑ Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologie, ou, Méthode Contenant la Division des Oiseaux en Ordres, Sections, Genres, Especes & leurs Variétés 4 (French, Latin). Paris: Jean-Baptiste Bauche, p. 236–237.
- ↑ Latham, John. (1781) A General Synopsis of Birds 1, Part 1. London: Printed for Benj. White.
- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
- ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
- 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 26a de Marto 2022 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 44 kaj 67. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Species factsheet: Amazona barbadensis. BirdLife International (2008). Alirita 22a de Aŭgusto 2008 .
- 1 2 3 Yellow-shouldered Parrot - eBird (angle). Alirita 2022-01-04 .
- ↑ Yellow-shouldered parrot Conservation Case Study | The Mohamed bin Zayed Species Conservation Fund. Alirita 2022-01-04 .
- 1 2 (1991) “Parrots, Poachers and Payloaders: Status and Natural History of the Yellow-shouldered Amazon on Margarita Island, Venezuela”, AFA Watchbird (en) 18 (4), p. 17–19.
- ↑ . The First Yellow-Shouldered Amazon Take Free Flight Into Aruba’s Nature (en-US) (2024-01-11). Alirita 2024-04-26 .
- 1 2 3 4 . Yellow-shouldered Parrot: Species in World Land Trust reserves (angle). Alirita 2022-01-04 .
- ↑ Dutch Caribbean Species Register. Alirita 2022-01-04 .
- ↑ (2006) “Reproductive Parameters and Productivity of the Yellow-Shouldered Parrot on Margarita Island, Venezuela: a Long-Term Study”, The Condor 108 (1), p. 178–192. doi:[[doi:10.1650%2F0010-5422%282006%29108%5B0178%3ARPAPOT%5D2.0.CO%3B2|10.1650/0010-5422(2006)108[0178:RPAPOT]2.0.CO;2]]. 86353277.
- ↑ Williams, Samuel R. (2010). Factors affecting the life history, abundance and distribution of the yellow-shouldered Amazon parrot (Amazona barbadensis) on Bonaire, Netherlands Antilles (doktoriga disertacio). University of Sheffield.
- Juniper & Parr (1998) Parrots: A Guide to Parrots of the World; (ISBN 0-300-07453-0).
- Birds of Venezuela de Hilty, (ISBN 0-7136-6418-5)
- Island Resource Foundation. Threatened and Endangered Birds of the Insular Caribbean, Yellow-shouldered Amazon, Amazona barbadensis. Arkivigite je 2004-12-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Junio 2006 el Arkivigite je 2007-04-11 per la retarkivo Wayback Machine



