Ovoflavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavaĵo)

Ovoflavo (en la greka Lecithos, en la latina Vitellus) estas arigo de plasmaj substancoj en la ovoĉelo, kiu utilas kiel rezervo. Tiaj substancoj estas inter aliaj proteinoj, grasoj, vitaminoj kaj mineraloj, kiuj ekzistas en la ĉelplasmo. En la kokina ovo la ovoflava ekzistas kiel ovoflavglobo.

Pli ĝenerale, la vitelo estas nutraj rezervoj de ovo (PIV), sendepende de ties koloro. La ovoflavoj de la birda ovo estas flavaj por la grasosolveblaj karotinoidoj.

Bovlo de ovoflavoj

Oni povas dispartigi ovoĉelojn laŭ la ovoflavenhavo kaj laŭ ties distribuo.

Dispartigo laŭ la ovoflavenhavo:

  • oligolecitala: malpli
  • mezolecitala: meze
  • polilecitala: multe

Distribumaniero de la ovoflavo en la ovo:

  • izolecitala: egala
  • malizolecitala: malegala
  • centrolecitala: centra
  • telolecitala: ovoflava ĉe je la vegetativa poluso

Flavaĵoj[redakti | redakti fonton]

En diversaj lokoj oni kuiras dolĉaĵojn kiuj ricevas ofte la nomon de flavaĵoj ĉar ovoflavo estas ĉefa ingredienco krom sukero. Famas ekzemple la la Flavaĵoj de Sankta Tereza el Avilo kaj la Flavaĵoj de la Tranĉo el Arundo, ambaŭ el Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]