Passiflora ligularis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flava grenadilo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dolĉa grenadilo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Pasifloracoj Passifloraceae
Genro: Pasifloro Passiflora
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
fruktoj
folioj, floroj kaj fruktoj

Passiflora ligularisdolĉa grenadilo aŭ ankoraŭ flava grenadilo estas plantospecio el la genro de la Pasifloroj (Passiflora) en la familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). Ĝi kreskas kiel 10 m longa liano. La natura disvastigejo estas Sudameriko, Mezameriko kaj Meksiko. La planto ankaŭ estas kultivata en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko, Azio kaj la pacifikaj insuloj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La flava grenadilo estas ĉiamverda, proliferanta kaj je la bazo ligniĝita liano kun senharaj tigoj. La spiralformaj ĉiroj kreskas el la foli- kaj florakseloj. La folioj kreskas alterne. La stipuloj estas pinte ovformaj kaj longas ĝis 2,5 cm.

La floroj havas ĉ. 10 cm perimetron. Ili staras ofte pare. La flortigoj havas 4 cm longajn tigetojn. La sepaloj estas ove lancete, malbrile verdaj kaj havas dornan pinton. La petaloj estas lancetaj kun blankaj punktoj. La kvin stamenoj havas flavajn anterojn. La stiluso kaj la stigmo estas verdece blankaj.

La frukto estas 7 ĝis 8 cm granda bero. Nematuraj fruktoj estas bluverdaj kaj havas malgrandajn verdajn-blankajn punktojn. Maturaj fruktoj havas maldikan oranĝkoloran ŝelon kun brunaj punktoj. La blanka aŭ flava mezokarpo estas seka kaj spongeca kaj sengusta. La pulpo de la matura frukto estas dolĉa kaj nur iom acida.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La natura disvastigejo de tiu specio estas en Nordameriko, la meksikaj federaciaj ŝtatoj Chiapas, Colima, Michoacán, Oaxaca, Puebla kaj Veracruz, en Mezameriko en Costa Rica, Salvadoro, Gvatemalo, Honduraso kaj Panamo en Sudameriko en Venezuelo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La dolĉa grenadilo (Passiflora ligularis) estas specio el la genro de la Pasifloracoj (Passiflora), subgenro Passiflora en la familio de la Pasifloracoj (Passifloraceae). Tie la genro apartenas al la tribo Passifloreae en la subfamilio Passifloroideae. La specio estis priskribita unuafoje 1805 fare de Antoine-Laurent de Jussieu. La speciepiteto ligularis venis de la latina kaj signifas "langoforma".

Uzado[redakti | redakti fonton]

fruktoj de la dolĉa grenadilo (maldekstre) en Vieno.

La dolĉa granadilo estas la dua plej grava pasifrukto, dum marakujo estas la dua plej grava frukto de la Pasifloroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Nowak, B. B. Schulz:Taschenlexikon tropischer Nutzpflanzen und ihrer Früchte . Quelle&Meyer, Wiebelsheim.2009.ISBN=978-3-494-01455-5 , paĝoj 427–429.
  • Genaus, H. : Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Nikol. eldono 3. Loko. Hamburg. 2005. ISBN = 3-937872-16-7. Paĝoj 340}}