Amblicerko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavabeka kaciko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amblicerko
Amblicerko
Amblicerko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Amblycercus
Specio: 'A. holosericeus'
Amblycercus holosericeus
(Deppe, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

AmblicerkoFlavbeka kaciko (Amblycercus holosericeus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj monotipa en la genro Amblycercus.

Ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ili preferas bambuon en altaj teroj de Kosta-Riko kaj Andoj, kio ne kaŭzis konverĝan evoluon kaj separon disde la populacioj de malaltaj teroj. Ĝi loĝas en deklivaroj de Karibio kaj suda Pacifiko, en arbustaroj kun disaj arboj kaj en malfermaj arbaraj areoj kiaj arbarbordoj kaj arboj ĉe akvo.

Ĝi estas mezgranda tutnigra birdo kun fortika pintakra helflava beko (kio nomigas la specion per alternativa komuna nomo) kaj samkoloraj okuloj; ĝi estas ĝis 24 cm longa. La kruroj estas malhelgrizecaj.

La populacio ne estas kalkulita kaj oni supozas, ke estas inter 500,000 kaj 5,000,000 de individuoj en tre ampleksa teritorio de ĉirkaŭ 1,150,000 km².

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]