Flavaj Turbanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ribelo de la Flavaj Turbanoj (黃巾之亂 - Huáng Jīn Zhī Luàn) estis ribelo de kamparanoj kiu eksplodis en 184 en Ĉinio en tempo de la imperiestro Ling de la dinastio Han. La ribelo ekhavis nomon el la flavaj tukoj kiujn la ribeluloj vestis sur siaj kapoj. Tiu okazaĵo ludis gravan rolon en la historio de taoismo pro la asocio de la ribeluloj kun sekretaj societoj taoistaj. Ĝi okazis en la ebenaĵoj de la nordo de Ĉinio, nome la precipa agrikultura areo de la lando. Tiu ribelo estis estrita de Zhang Jiao kaj liaj du fratoj, kiuj defendis la doktrinoj de taoismo de egaleco de rajtoj kaj egaleco en la distribuado de teroj, doktrinoj kiuj estis ankaŭ en la sekto de la Tajpinga ribelo. Spite la morton de la tri fratoj, la ribeloj pluis.

La ribelo estas ankaŭ la bazo por la historia romano Romanco de la Tri Regnoj de Luo Guanzhong.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]