Flavanigra dikbekulo
Flavanigra dikbekulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavanigra dikbekulo (masklo kaj ino) en Nacia Parko Khangchendzonga, Orienta Sikimo, Barato.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Mycerobas melanozanthos (Hodgson, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavanigra dikbekulo aŭ Punktoflugila dikbekulo (Mycerobas melanozanthos) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Miceroboj, kiu enhavas speciojn kiuj kombinas nigran kaj flavan kolorojn kaj havas dikajn bekojn. Fakte du specioj nome la Mycerobas icterioides kaj la Mycerobas melanozanthos plej klare havas tiujn du kolorojn kaj laŭ la latinaj sciencaj nomoj meritus same saman kombinan komunan nomon. Tamen preferindas tiu de Nigraflava dikbekulo por la specio kie plie videblas la flavan koloron (kiel lasta en la kunmetaĵo) kaj krome estas la ununura koloro aludata en la latina scienca nomo icterioides, dum tiu de Flavanigra dikbekulo indas por la specio kie nigra koloro plie etendas kaj krome ambaŭ koloroj estas aludataj en la latina scienca nomo per kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka melanozanthos kiuj signifas respektive “nigra” kaj “flava”.
Ĝi povas troviĝi en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ humidaj montararbaroj.
Tiu specio estas klara kazo de seksa duformismo. La masklo havas tre flavajn subajn partojn kaj pugon kun nigraj kapo, kolareo, supra brusto, flugiloj kaj vosto, kun tre klaraj blankaj markoj ĉeŝultre, kio nomigas la specion per la alternativa komuna nomo. La ino estas flaveca kaj tre strieca en subaj partoj kaj ĉefe ĉe flankoj, kun olivverdecaj al grizaj dorso kaj flugiloj kaj vosto. Ankaŭ la kapo estas flaveca sed trioble tre markata per grizaj larĝa traokula strio al la nuko, subvanga makulo kaj mustaĉa strio ambaŭflanke kiuj markas la helan mentonon. Ambaŭ specioj havas grizecajn krurojn kaj tre dikan, mallongan, larĝan ĉebaze bekon, adaptitan al rompo de malmolaj semokernojn. Tiu beko estas kutima en la grupo de dikbekuloj kaj ĉikaze estas helgriza al kornokolora.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Mycerobas melanozanthos Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|