Flavapuga muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavapuga muŝkaptulo
Flavapuga muŝkaptulo, masklo
Flavapuga muŝkaptulo, masklo
Flavapuga muŝkaptulo, ino
Flavapuga muŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. zanthopygia
Ficedula zanthopygia
(Hay, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavapuga muŝkaptuloKorea muŝkaptulo (Ficedula zanthopygia) estas malgranda paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ili reproduktiĝas en orienta Azio inklude partojn de Mongolio, Transbajkalo, suda Ĉinio, Koreio kaj okcidenta Japanio. Ili estas migrantaj, kiuj vintras ĉefe en partoj de la Malajzia Duoninsulo kaj suda Azio. Ĝi estas specio tre simila al la Narcisomuŝkaptulo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Je ĉiu plumaro la flava pugo estas distingilo. La blanka superokula strio de la masklo estas distinga, separanta ĝin el la Narcisomuŝkaptulo kaj el la Ĉina muŝkaptulo. Inoj kaj unujaraj maskloj estas olivgrizaj supre kun nigreca vosto.[1] Aliaj karakteroj estas la blanka ŝultromakulo kaj la flaveca brusto, kies koloro klariĝas suben kaj atingas ĝis la suba ventro kiu estas helgriza.

masklo
Flavapuga muŝkaptulo
Flavapuga muŝkaptulo, masklo
Ino

Hartert (1910) traktis tiun specion kiel parto de la grupo narcissina.[2][3] Kelkaj individuoj kun flava superokula strio estis konsiderataj kiel hibridoj kun la Narcisomuŝkaptulo.[4] Inkludita en tiu specikomplekso estis la specio nomata Elisa muŝkaptulo. Weigold (1922) konsideris tiun specion distinga kaj ke la specioj elisae kaj zanthopygia reproduktas en la sama areo en kverkarbaro ĉe Pekino.[5] Estas klara ankaŭ diferencoj pri alvoko kaj morfologia inter ambaŭ.[6][7]

La genro Muscicapa estis konsiderata polifiletika kaj ankoraŭ tiu konsidero estas solvata[8] kvankam la genro Ficedula estas nuntempe konsiderata monofiletika[9] kun deveno en orienta Azio, kaj diversigo pro klimatoŝanĝoj en la Plioceno.[10]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La reprodukta areo de tiu specio estas en Orienta Azio. Ĉefe Nordkoreio kaj Ĉinio. El 1992 oni konstatis, ke la specio vintrumas en centra Barato, sudokcidenta Barato kaj Srilanko.[11][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2.. Smithsonian Institution and Lynx Edicions., p. 375.
  2. Hartert, E.. (1910) Die Vögel der paläarktischen Fauna. 1. Friedlander und Sohn, Berlin, p. 490.
  3. Dekker, R.W.R.J., E.C. Dickinson & Hiroyuki Morioka (2001). “Systematic notes on Asian birds. 18. Some nomenclatural issues relating to Japanese taxa described in the Planches Coloriées (1820-1839) and Fauna Japonica, Aves (1844-1850).”, Zool. Verh. Leiden (PDF) 335, p. 99–214. 
  4. McCarthy, Eugene M. (2006) Handbook of Avian Hybrids of the World.. Oxford University Press US., p. 242. ISBN 0195183231.
  5. Weigold, H. (1922). “Muscicapa elisae n. sp.”, Falco 18 (1), p. 1–2. 
  6. Zhang, Y.-Y., N. Wang, J. Zhang & G.-M. Zheng (2006). “Acoustic difference of narcissus flycatcher complex.”, Acta Zool. Sinica 52 (4), p. 648–654.  Arkivigite je 2011-07-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2009-11-30.
  7. Töpfer, T. Systematic notes on Asian birds. 60. Remarks on the systematic position of Ficedula elisae' (Weigold, 1922). Zool. Med. Leiden, volumo 80-5; nº 12, 2006, p. 203–212 http://www.repository.naturalis.nl/document/41836.
  8. Lei Xin, Lian Zhen-Min, Lei Fu-Min, Yin Zuo-Hua, Zhao Hong-Feng, 2007, Acta Zoologica Sinica, volumo 53, nº 1, p. 95, http://www.zoores.ac.cn/qikan/manage/wenzhang/200703291.pdf Arkivigite je 2016-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Outlaw DC, Voelker G. (2006). “Systematics of Ficedula flycatchers (Muscicapidae): a molecular reassessment of a taxonomic enigma.”, Mol Phylogenet Evol. (PDF) 41 (1), p. 118–26. doi:10.1016/j.ympev.2006.05.004.  Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-29. Alirita 2009-11-30.
  10. Outlaw DC,Voelker G (2008). “Pliocene climatic change in insular Southeast Asia as an engine of diversification in Ficedula flycatchers.”, Journal of Biogeography 35 (4), p. 739. doi:10.1111/j.1365-2699.2007.01821.x. 
  11. Haribal, Meena (1992). “Yellow-rumped Flycatcher M. zanthopygia: a new addition to the avifauna of the Indian subcontinent.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 88 (3), p. 456–458. 
  12. Holt, Paul I. (2003). “Yellow-rumped flycatcher Ficedula zanthopygia in Kerala.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 100 (1), p. 145. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]