Saltu al enhavo

Flavbeka amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka amazono
Ĉe Saint Andrew, Jamajko
Ĉe Saint Andrew, Jamajko
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Flavbeka amazono, A. collaria
(Linnaeus, 1758)
Amazona collaria
Konserva statuso
Sinonimoj
  • Psittacus collarius Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Flavbeka amazono (Amazona collaria, laŭ kio ankaŭ Kolumamazono), konata ankaŭ kiel Flavbeka papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas plejparte verda papago kun mallonga vosto kaj rozkoloraj gorĝo kaj kolo. Ĝi estas endemio de Jamajko, kie ĝia natura vivmedio estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj, manglejoj, kaj montanarbaroj, plantejoj, kaj ruraj ĝardenoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj kontraŭleĝa kaptado de naturaj birdoj por la komerco de naturaj dorlotbestoj.

La Flavbeka amazono estis unu el multaj specioj origine priskribitaj de Carl Linnaeus en sia mejloŝtona verko de 1758 10a eldono de Systema Naturae.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Flavbekan amazonon formale priskribis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la deka eldono de sia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus collarius.[1] Linnaeus bazis sian priskribon sur rakonto de la irlanda natursciencisto kaj kolektisto Hans Sloane, kiun li publikigi en 1725 en sia The Natural History of Jamaica. Sloan reportis, ke la papagoj "are eaten bak'd in pyes and taste as pigeons" (estas manĝataj bakitaj en tortiljo kaj gustas kiel kolomboj)[2]

Linnaeus mise specifis la tipan lokon kiel "America" anstataŭ Jamajko.[3] La Flavbeka amazono estas nun unu el ĉirkaŭ 30 specioj metitaj en la genron Amazona, kiun enkondukis la franca natursciencisto René Lesson en 1830.[4][5] La genronomo estas latinigita versio de la namo Amazone uzita en la 18-a jarcento fare de la Grafo de Buffon. La specia epiteto collaria, collarius devenas el Latina collare kun la signifo kolumo aŭ kolĉeno.[6] La specio estas monotipa: oni agnoskis neniun subspecion.[5]

Paro en St Andrew, Jamajko.

La flavbeka amazono estas 28 cm longa.[7] Ĝia plumaro estas plejparte verda kun rozkoloro ĉe la gorĝo, supra brusto kaj flankoj de la kolo,[7] kaj blua koloro en la pli grandaj flugilplumoj.[8] Plumoj ĉe la orelareoj estas malhelbluverdaj.[7] La nudaj blankaj okulringoj estas ĉirkaŭitaj de mallarĝa rando de blanka plumaro, kiu daŭras kiel mallarĝa bendo de blanka super la frunto.[7] Plumaro super la bridoj estas palblua kaj la antaŭkrono estas blua.[7] Strieca aspekto super la dorso kaj flankoj de la kolo devenas de la verdaj plumoj havantaj nigrajn pintojn kaj randojn.[7] La vostoplumoj estas verdaj kun ruĝaj bazoj.[7] Ĝia beko estas flava, ĝiaj irisoj estas brunaj, kaj ĝiaj kruroj estas rozkoloraj.[7] La plenkreska masklo kaj ino estas identaj laŭ ekstera aspekto.[7] Junuloj havas grizan sur la supra mandiblo kaj estas alie similaj al plenkreskuloj.[7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La flavbeka amazono troviĝas ĝis 1200m sur la insulo Jamajko, kie ĝi estas pli abunda en la John Crow Montoj, sur Monto Diablo kaj en la Kantono Cockpit.[9][10] Dum la reprodukta sezono ĝi restas ene de pluvarbaro.[9]

La flavbeka amazonio estas klasifikita kiel vundebla specio fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). Ili estas protektita specio listigita en apendico II de CITES, kiu malpermesas komercon kaj eksportadon de kaptitaj naturaj birdoj. Ĝiaj populacioj estas fragmentitaj kaj ĝi havas malgrandan arealon. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, kontraŭleĝa kaptado por dorlotbesta komerco, kaj arbohakado de arboj kun taŭgaj nestaj kavaĵoj. Ili ankaŭ estas minacataj pro ebla hibridiĝo kun neendemiaj dorlotbestaj amazonaj papagoj, kiuj foje eskapas precipe dum la sezono de uraganoj.[11]

  1. ↑ Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. ↑ Sloane, Hans. (1725) A Voyage to the Islands Madera, Barbados, Nieves, S. Christophers and Jamaica : with the natural history of the herbs and trees, four-footed beasts, fishes, birds, insects, reptiles, &c. of the last of those islands 2, The Natural History of Jamaica. London: Printed for the author.
  3. ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  4. ↑ Lesson, René. (1831) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
  5. 1 2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 19a de Marto 2022 .
  6. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 44 kaj 113. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  7. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Forshaw (2006). plate 107.
  8. ↑ Species factsheet: Amazona collaria. BirdLife International (2008). Alirita 31a de Aŭgusto 2009 .
  9. 1 2 Forshaw (2006). p. 142.
  10. ↑ Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
  11. ↑ BirdLife International (2016). "Amazona collaria". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22686209A93102664. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686209A93102664.en. Alirita la 11a de Novembro 2021.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Forshaw, Joseph M. & William T. Cooper (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne: Landsdowne. ISBN 0-7018-0690-7.
  • Russello, Michael A. & George Amato (2004). "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation". Molecular Phylogenetics and Evolution. 30 (2): 421–437. doi:10.1016/S1055-7903(03)00192-1. PMID 14715233.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]