Saltu al enhavo

Flavbekopinta krestoŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbekopinta krestoŝterno

T. a. acuflavidus en reprodukta plumaro, Belizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Thalasseus
Specio: Flavbekopinta krestoŝterno Th. acuflavidus
Cabot, S, 1847
Thalasseus acuflavidus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbekopinta krestoŝternoKabota ŝterno (Thalasseus acuflavidus) estas ŝterno, tio estas birdo de la subfamilio de Ŝternenoj kaj genro Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn.[1] Ĝi troviĝas en orienta Usono kaj Mezameriko, Karibio, Trinidado kaj Tobago, kaj en ĉiu kontinenta landa de Sudameriko escepte ĉe Bolivio kaj Paragvajo, kvankam ĝi estas rara en Ĉilio.[1][2] Ĝi estas ankaŭ vaganta en orienta Kanado kaj okcidenta Eŭropo.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
T. a. acuflavidus en nereprodukta plumaro, Venice Beach, Florido.

Flavbekopinta krestoŝterno estis delonge metita en la genron Sterna sed ekde la komenco de la 2000-aj jaroj ĝi estis en sia nuntempa genro Thalasseus.[3] La International Ornithological Committee (IOC) sekvas Efe et al. parte[4] kaj traktas ĝin kiel specio kun du subspecioj, nome la nomiga T. a. acuflavidus (Samuel Cabot III, 1847) kaj T. a. eurygnathus (Howard Saunders, 1876).[1] La American Ornithological Society kaj la taksonomio Clements ne ankoraŭ akceptis Efe et al. kaj traktas tiuj du taksonojn kiel subspecioj de la Sandviĉa ŝterno (T. sandvicensis).[5][6][7] La verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World (HBW) sekvas diferencan konkludon disde Efe et al. kaj de IOC metante eurygnathus en acuflavidus sed traktas la metitan taksonon kiel unu de du subspecioj de la Sandviĉa ŝterno.[8] Tamen, alia studo en 2017 konfirmis la rezultojn de Efe et al. (kaj aldone proponis la disigon de la Okcidentafrika krestoŝterno el la Pleja krestoŝterno),[9] kaj posta studo de 2022 konfirmis ambaŭ disigojn de Thalasseus.[10]

T. a. eurygnathus ĉe Cassino, Rio Grande do Sul, Brazilo. Notu la tre flavan bekopinton.

Kelkaj fakuloj traktas subspecion T. a. eurygnathus kiel apartan specion, nome "Kajena ŝterno" sed tion oni ne amplekse akceptis.[6]

La genro Thalasseus estas Antikva greka por "maristo" (kun signifo "fiŝkaptisto", derivita el thalassa, "maro". La specia epiteto acuflavidus estas el Latina acus, "nadlo", kaj flavidus, "flaveca".[11] Tio aludas al la flava bekopinto, kvankam ankaŭ aliaj krestoŝternoj havas flavajn bekopintojn, kaj ĉe T. a. eurygnathus la tuta beko estas flava.

La ŝterno de Cabot estas membro de la grupo de "krestaj ŝternoj". Ĝi estas 34 ĝis 45 cm longa kun enverguro de proksimume 1,0 m. La nomiga subspecio T. a. acuflavidus pezas 175 ĝis 202 g. La karibia populacio de T. a. eurygnathus pezas 170 ĝis 210 g kaj la malproksima suda populacio 250 ĝis 300 g. Ambaŭ seksoj havas la saman plumaron kaj estas malmulte da diferenco en plumaro inter la subspecioj. Plenkreskuloj en reprodukta plumaro havas nigran kronon kaj plejparte blankan korpon kun palgriza dorso kaj foje rozkolora ruĝeco en subaj partoj. Ilia vosto estas duforma kaj blanka. La supra flanko de iliaj flugiloj estas plejparte palgriza kun pli malhelaj primaroj. Iliaj kruroj kaj piedoj estas tute nigraj aŭ nigraj kun flavaj plandumoj kaj iliaj irisoj estas malhelbrunaj ĝis nigraj. Nereproduktantaj plenkreskuloj havas blankajn frunton kaj mezan kronon; ilia kresto estas nigra. La subspecioj diferencas ĉefe laŭ bekokoloro: la beko de la nomiga estas nigra kun flava pinto de iom varia amplekso (de tie venas la ordinara kaj la latinlingva scienca nomo); la beko de T. a. eurygnathus estas plejparte ĝis tute flava.[12]

La Kabota krestoŝterno estas tre simila al Sandviĉa ŝterno, kunhavanta la nigran bekon kun flava pinto, sed diferencas pro tio ke la beko estas evidente pli fortika, kaj ankaŭ diferencas en la tempo de mudo, perdante sian nigran frunton pli frue en la somero. Al ties junuloj ankaŭ mankas la skvameca bildo de junuloj de Sandviĉa ŝterno, estante pli simpla griza (kvankam ili povas esti konfuzitaj kun unuavintra plumaro de Sandviĉa ŝterno).[13]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de Kabota ŝterno reproduktiĝas sur la usona marbordo de Chesapeake Bay suden kaj ĉirkaŭ la Meksika golfo ĝis Belizo, kaj sur Bahamoj, Grandaj Antiloj kaj aliaj karibaj insuloj. Ĝi vintras en suda Florido kaj la tuta Golfo kaj Karibaj marbordoj, Antiloj, kaj en Sudameriko ofte en Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo kvankam kelkaj iras same longe suden kiel ĝis Ĉilio aŭ orienten en norda Brazilo. Subspecio T. a. eurygnathus estas plejparte tutjara loĝanto de la nordaj kaj orientaj marbordoj de Sudameriko kaj la insuloj proksime de ĝi, sude laŭ la marbordo de Brazilo ĝis suda Argentino; kelkaj reproduktiĝas same longe norde kiel Porto-Riko.[12]

La ŝterno de Cabot estas tute marborda specio, kaj preferas varman akvon. Dum la reprodukta sezono ĝi loĝas en barierinsuloj, dragaj ruinigaj insuloj, kaj en Karibiaj malaltaj sablaj aŭ koralaj kajoj. Ĝi ĝenerale uzas nudan grundon, sed nestas ankaŭ sur sternita vegetaĵaro aŭ matoj de Sporobolus virginianus. Ĝi travintras sur sablostrandoj kaj sablejoj, barierinsuloj, kaj rifoj laŭ marbordoj kaj ankaŭ laŭ la Panama kanalo kaj mallongajn distancojn supren laŭ riveroj kiuj malplenigas en sala akvo.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Noddies, skimmers, gulls, terns, skuas, auks (January 2023). Alirita 16a de Februaro, 2023 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
  3. (2005) “A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution”, Molecular Phylogenetics and Evolution 35 (2), p. 459–469. doi:10.1016/j.ympev.2004.12.010. 
  4. (2009) “Multigene phylogeny and DNA barcoding indicate that the Sandwich Tern complex (Thalasseus sandvicensis, Laridae, Sternini) comprises two species”, Molecular Phylogenetics and Evolution 52 (1), p. 263–267. doi:10.1016/j.ympev.2009.03.030. 
  5. Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.aou.org/taxa Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. 6,0 6,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [2] Alirita la 30an de Januaro, 2023
  7. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutita el [3] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  8. HBW and BirdLife International (2022) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 7. Disponebla ĉe [4] alirita la 13an de Decembro, 2022
  9. (2017) “When morphology is not reflected by molecular phylogeny: the case of three 'orange-billed terns' Thalasseus maximus, Thalasseus bergii and Thalasseus bengalensis (Charadriiformes: Laridae)”, Biological Journal of the Linnean Society 121 (2), p. 439–445. doi:10.1093/biolinnean/blw049. 
  10. (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620. Alirita 2024-12-22.. 
  11. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n31 31], 383. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  12. 12,0 12,1 12,2 Shealer, D., J. S. Liechty, A. R. Pierce, P. Pyle, and M. A. Patten (2020). Sandwich Tern (Thalasseus sandvicensis), versio 1.0. En Birds of the World (S. M. Billerman, Editor). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 16an de Februaro, 2023
  13. (2007) “Identification of American Sandwich Tern”, Dutch Birding 29, p. 273–287. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]