Flavbenda fruktokolombo
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bildo de Joseph Smit
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus solomonensis (Gray, GR, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbenda fruktokolombo, Ptilinopus solomonensis, laŭ kio ankaŭ Salomona fruktokolombo, estas mezgranda fruktokolombo de la genro Ptilinopus. Ĝi troviĝas en Bismarkoj kaj Salomonoj. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
La Biaka fruktokolombo (P. speciosus) estis iam konsiderata samspecia, sed ĝi estis disigita kiel aparta specio fare de IOC en 2021.[1]
Temas pri verda kolombo kun flava ventro, kies masklo montras violajn frunton kaj kronon kaj bruston, apartigita de la verda gorĝo per sufiĉe larĝa flava bendo kun formo de duonluno, kiu nomigas la specion. La bekoj estas malhelgrizaj kaj la piedoj ruĝaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Species Updates – IOC World Bird List (en-US). Alirita 2021-06-13 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|