Flavbrova tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrova tukaneto
Flavbrova tukaneto
Flavbrova tukaneto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. huallagae
Aulacorhynchus huallagae
(Carriker, 1933)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbrova tukaneto aŭ Orkola tukaneto (Aulacorhynchus huallagae) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. huallagae aludas al la perua valo de Huallaga [uajAga], en la Departamento de San Martín, de kie devenas la ununura ekzemplero konata. Ĝi estas endemismo de Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj inter 2000 kaj 2600 m de altitudo. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj membroj de la genro, tiu ĉi estas ĝenerale de verda plumaro, sed havas malmulte da bluo, nur iom da brusta nuanco kaj en ventra strio ne tiom markita kiom ĉe la Bluzona tukaneto kaj pli suba ol en la resto. Ankaŭ ne montras brunon, sed ruĝaj estas kaj la pugo, kiel ĉe la Ruĝpuga tukaneto, kaj la vostopinto, kiu ne estas bruna, kiel ĉe la aliaj membroj de la genro. Krome la subpugo estas flava kaj same flava estas brovo, sur la ĉirkaŭokula malhela haŭtaĵo. Sub la okulo estas blanka ringoduono kiu kontrastas kontraŭ la nigra okulo. Same kontrastas la blankega bordo de la bekobazo kun la nigreca longa beko kiu montras flavajn partojn en finaj bordoj de ambaŭ makzeloj kun la segileca dentaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]