Saltu al enhavo

Flavbrusta fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta fruktokolombo
Nomiga subspecio
Nomiga subspecio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: Flavbrusta fruktokolombo P. occipitalis
Ptilinopus occipitalis
G. R. Gray, 1844
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbrusta fruktokolombo, Ptilinopus occipitalis, estas granda kolombo de la tipa genro Ptilinopus en la tribo Ptilinopini (fruktokolomboj).

Ĝi estas endemio de insuloj de Filipinoj. Ilia natura habitato estas tropika malseka arbaro de malaltaj teroj. Kvankam ĝi estas listigita kiel Malplej Zorgiga en IUCN, ĝi estas malpliiĝanta pro habitatoperdo, ĉasado kaj kaptado por kontraŭleĝa komerco de naturaj specioj. Fakte estas kontraŭlege ĉasi, kapti aŭ teni flavbrustajn fruktokolombojn laŭ la Filipina Leĝo RA 9147.[1]

Aspekto kaj taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Subspecio occipitalis en naturo.

EBird priskribas la birdon kiel "Mezgranda kolombo de malaltaj teroj kaj mezaltaj arbarkanopeoj. Distingita per verdaj supraj partoj, vosto, femuroj kaj flankoj, grizaj krono kaj flankoj de la kolo, flava brusto, kaŝtanbruna makulo sur la ventro, kaj kaŝtanbruna strio de la okulo ĉirkaŭ la dorso. Simila al ka Fajrbrusta fruktokolombo, sed havas flavan anstataŭ oranĝan bruston kaj palgrizon antaŭ la okuloj. Kanto estas profunda, mallaŭta "ŭu-oo".[2]

Ĝi estas surloke konata kiel siete colores, kio signifas 7 kolorojn kaj estis kromnomita de birdemuloj kiel sapin-sapin, kio estas multkolora filipina deserto.

La Flavbrusta fruktokolombo estas unu el ĉirkaŭ 50 specioj en la genro Ptilinopus. Ene de tiu genro, ĝi estas plej rilata al la Ruĝorela fruktokolombo kaj al la Lompobatanga fruktokolombo.[3] La specio estis iam metita en la jam nevalidan genron Leucotreron.[3]

La genronomo devenas el la vortoj de la Antikva greka ptilon (plumo) kaj pous (piedo), dum la specia epiteto occipitalis devenas el Latino, kun la signifo "de la kapodorso".[4] Alternativa nomo por la Flavbrusta fruktokolombo estas sulfurbrusta fruktokolombo.[5]

Estas du agnoskistaj subspecioj. Tamen, ili estas agnoskitaj nur surbaze de minoraj diferencoj laŭ grando kaj plumaro, kaj tial ĝi povus esti plej bone traktita kiel monotipa.[3][6]

  • P. o. occipitalisGray & Mitchell, 1844: nomiga subspecio, ĝi troviĝas en nordo kaj centro de Filipinoj el suda Luzono ĝis Negroso, Boholo, kaj Lejteo.
  • P. o. incognitusTweeddale, 1877: ĝi troviĝas en sudoriento de Filipinoj, en la montoj de Dinagat, Kamigino, Mindanao kaj Basilano. Birdoj el la altaj teroj de Mindanao foje estis apartigita kiel brevipes surbaze de diferencoj en plumaro.[3][6]

Ekologio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas fruktomanĝulo. Kutime ĝi estas sola aŭ en malgrandaj grupoj eĉ kun aliaj kolomboj manĝante en fruktarboj. Ilia flugmaniero estas rapida kaj rekta, kun regulaj flugilfrapoj kaj foja akra flugilfrapo kiu estas karakteraj de kolomboj ĝenerale.[7]

Ilia natura habitato estas malsekaj tropika praarbaro de malaltaj teroj ĝis 1 800 metroj super marnivelo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Republic Act No. 9147.
  2. Plain Bush-hen - eBird (angle). Alirita 2024-09-09 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2020-03-04) “Yellow-breasted Fruit-Dove (Ptilinopus occipitalis)”, Birds of the World (en). 
  4. Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Christopher Helm, p. 278, 322. ISBN 978-1-4081-3326-2.
  5. Gibbs & Barnes 2010, p. 463.
  6. 6,0 6,1 Gibbs & Barnes 2010, p. 464.
  7. (2020) “Yellow-breasted Fruit-Dove (Ptilinopus occipitalis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.ybfdov2.01. 

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-3555-6.