Saltu al enhavo

Flavbrusta lateralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta lateralo
Flavbrusta lateralo (Laterallus flaviventer)
Flavbrusta lateralo (Laterallus flaviventer)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Lateralo Laterallus
Gray, 1855
Specio: Flavbrusta lateralo (Laterallus flaviventer)
Boddaert, 1783
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbrusta lateralo (laŭ la scienca nomo Laterallus flaviventer, aŭ Flavbrusta ralo) estas akvobirdo de la rala familio, Rallidae kaj ties genro Lateralo Laterallus. Ĝi troviĝas en kelkaj Karibiaj insuloj kaj en plimulto de Centrameriko kaj Sudameriko.[1][2]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Flavbrusta lateralo estis priskribita de la franca polimato Georges-Louis Leclerc de Buffon en sia verko de 1781 nome Histoire Naturelle des Oiseaux.[3] La birdo estis ankaŭ bildigita en man-kolora plato gravurita de François-Nicolas Martinet en Planches Enluminées D'Histoire Naturelle kiu estis produktita sub superkontrolo fare de Edme-Louis Daubenton por akompani la tekston de Buffon.[4] Nek la plato nek la priskribo de Buffon inkludis sciencan nomon sed en 1783 la nederlanda natursciencisto Pieter Boddaert stampis la dunoman nomon Rallus flaviventer en sia katalogo de Planches Enluminées.[5] La Flavbrusta lateralo estis sekve metita en la genron Porzana, kiu estis kreita de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1816.[6][1] Tiu genra nomo estas la venecia vorto por la malgrandaj raloj. La specia epiteto kombinas la latinan vorton flavus kun la signifo "flava" kun venter kun la signifo "ventro".[7]

Tamen, la taksonomio de la flavbrusta ralo ne estas definitive solvita. Ĝi estis iam foje metita en la nevalidan genron Poliolimnas aŭ kunigita kun la mikropigio en la genron Micropygia. Filogenetikaj analizoj de mitokondria DNA malkaŝis, ke ĝi ne estas parto de Porzana propre, kaj anstakataŭe ĝi apartenas al la klado de CoturnicopsLaterallus.[8][9]

Je fino de 2022 la Internacia Ornitologia Komitato kaj la Handbook of the Birds of the World de BirdLife International metis la specion en genron Laterallus. La Nordamerika Klasigkomitato de la American Ornithological Society (AOS) kaj la Klementa taksonomio metas ĝin en la monotipan genron Hapalocrex. La Sudamerika Klasigkomitato de AOS retenas ĝin en la genron Porzana post malakcepto de Laterallus, sed serĉas proponon por movi ĝin al Hapalocrex.[1][2][10][11][12]

Ĉiuj taksonomiaj sistemoj interkonsentas, ke la flavbrusta ralo havas tiujn kvin subspeciojn:[1][2][11]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Flavbrusta lateralo estas 12.5 ĝis 14 cm longa. Maskloj pezas 22 ĝis 29 g kaj inoj 20 ĝis 28 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ilia ĝenerale sablokolora vizaĝo havas malhelan linion tra la okulo kaj palan sabloblankan superokulon, padronon unikan inter novmondanoj de Raledoj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio L. f. flaviventer havas brunajn suprajn partojn kaj blankan gorĝon, sablokoloran flavan bruston, kaj nigroblankajn striecajn flankojn kaj ventron. La aliaj subspecioj diferenciĝas de la nomiga laŭ grandeco kaj la intenseco de siaj koloroj. La nomiga kaj L. f. gossii estas la plej grandaj, kaj la nomiga havas la plej malhelajn kolon kaj bruston. La supraj partoj de L. f. bangsi estas la plej malhelaj kaj L. f. hendersoni estas la plej palaj.[13]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La kvin subspecio de tiu ĉi specio troviĝas en tiuj lokoj:[1][13]

  • L. f. gossii, Kubo kaj Jamajko
  • L. f. hendersoni, Hispaniolo kaj Puerto Rico
  • L. f. woodi, el centra Meksiko sude ĝis nordokcidenta Kostariko
  • L. f. bangsi, norda Kolombio
  • L. f. flaviventer, Panamo oriente tra norda kaj centra Kolombio kaj Venezuelo ĝis Gujanoj kaj suden tra partoj de Brazilo, orienta Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo ĝis nordorienta Argentino; ankaŭ Trinidado kaj Tobago[14]

Nedokumentitaj vidregistroj en Ekvadoro kondukis la Sudamerikan Klasigkomitaton (SACC) de AOS konsideri la specion hipoteza en la lando. La SACC notas ĝin ankaŭ kiel vaganta anstataŭ loĝanta en Urugvajo.[14]

La flavbrusta ralo estas ĉefe birdo de nesalakvaj sistemoj, sed ankaŭ malofte troviĝas en sala akvo. Ĝi loĝas en marĉoj, herbaj randoj de lagetoj kaj lagoj, rizkampoj, kaj inunditaj herbaj kampoj. En alteco ĝi varias de marnivelo ĝis 2,500 m.[13]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 25a de Novembro 2022 .
  2. 2,0 2,1 2,2 HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1781) “Le petit râle de Cayenne”, Histoire Naturelle des Oiseaux 15 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 259–260.
  4. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Petit râle, de Cayenne”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 9. De L'Imprimerie Royale.
  5. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  6. Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n161 161], 315. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. (Decembro 2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. 
  9. (2019) “The origin of the world's smallest flightless bird, the Inaccessible Island Rail Atlantisia rogersi (Aves: Rallidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 130, p. 92–98. doi:10.1016/j.ympev.2018.10.007. 
  10. Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. [2] Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
  11. 11,0 11,1 Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, S. M. Billerman, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2022. The eBird/Clements checklist of birds of the world: v2022. Elŝutebla el [3] Alirita la 10an de Novembro, 2022
  12. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [4] Alirita la 24an de Julio, 2022.
  13. 13,0 13,1 13,2 Taylor, B. kaj E. de Juana (2020). Yellow-breasted Crake (Hapalocrex flaviventer), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Eldonistoj). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [5] Alirita la 27an de Novembro, 2022
  14. 14,0 14,1 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [6] Alirita la 24an de Julio, 2022