Flavbrusta paruo
Flavbrusta paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbrusta paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyanistes flavipectus (Severtsov, 1873) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbrusta paruo (Cyanistes flavipectus) estas paseroforma birdo de la familio Paruedoj, pli eta ol granda paruo. Ĝi estas disvastiĝinta en orienta Eŭropo kaj Centra Azio al Barato, tio estas en Afganio, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio.
Ties natura habitato estas moderveteraj arbaroj.
Ĝi estas sufiĉe simila al aliaj membroj de sia genro Cyanistes kio signifas “blueca”, tio estas sufiĉe simila al ekzemple al Blua paruo kaj al Lazura paruo, tio estas blueca dorso, kiel ambaŭ, blanka kapo kiel la Lazura paruo, trapasata de maldika nigra traokula strio kaj ankaŭ malhela kolumo kiel la Blua paruo, la subaj partoj estas blankaj, kiel ĉe la Lazura paruo kaj havas tre rimarkinde flavan supran bruston, kiel ĉe la Blua paruo, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar flavipectus signifas fakte flavbrusta kaj iom da nigra vertikala strio, kiel ĉe tiu lasta kaj eĉ kiel ĉe la Granda paruo, sed ne tiom markita. Estas nigraj ankaŭ la okuloj kaj la eta beko, kiel ĉe la aliaj paruoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Parus flavipectus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.