Flavgorĝa barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝa barbulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. franklinii
Megalaima franklinii
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavgorĝa barbulo, Megalaima franklinii, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Flavgorĝa barbulo estas nemigranta reproduktanta specio en la montaroj el nordorienta Barato orienten al sudokcidenta Ĉinio, Malajzio kaj Vjetnamo. Temas pri specio de ĉiam verdaj arbaroj de 900-2565 m de altitudo. Ili nestumas en arbotruo.

En la genro de Aziaj barbuloj nome Megalaima estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.

Pli precize tiu ĉi orientalisa barbulo estas 20,5-23,5 cm longa. Temas pri diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La beko estas malhela kaj la korpo tre verda (pli hela sube), sed diversaj subspecioj montras diferencajn kapobildojn. La plenkreskulo de la norda nomiga formo havas ruĝflavan kronon, nigran traokulan strion, blankajn subvizaĝon kaj kolon, kaj flavan gorĝon (de kie venas la nomo en diversaj lingvoj, krom Esperanto). Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kun pli milda kapobildo.

La teritoria alvoko de la masklo estas tre laŭta pakŭoŭk.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Megalaima franklinii auricularis (Robinson & Kloss, 1919)
  • Megalaima franklinii franklinii (Blyth, 1842)
  • Megalaima franklinii minor (Kloss & Chasen, 1926)
  • Megalaima franklinii ramsayi Walden ,1875
  • Megalaima franklinii trangensis (Riley, 1934)
  • M. f. franklinii, la nomiga raso, loĝas el Barato orienten al norda Laoso kaj sudokcidenta Ĉinio.
  • M. f. ramsayi troviĝas en centra kaj orienta Birmo kaj norda kaj okcidenta Tajlando. Ili havas grizan suban gorĝon kaj grizstriitan nigrajn orelkovrilojn.
  • M. f. trangensis troviĝas en duoninsula Tajlando. Ili similaspektas kun la nomiga formo.
  • M. f. minor troviĝas en la montaroj de Malajzio. Ili similaspektas kun la nomiga formo, sed havas iom da bluo malnataŭ la orelkovriloj.
  • M. f. auricularis troviĝas en la altaj teroj de suda kaj centra Kamboĝo, centra Laoso kaj Vietnamo. Ili similas kun la nomiga formo, sed havas iom da bluo malantaŭ la orelkovriloj.
Fraser, Malajzio 1997


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]