Flavgorĝa kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Flavgorĝa kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. flavigula'
Serinus flavigula
(Salvadori, 1888)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Flavgorĝa kanario (Serinus flavigula) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en centrorienta Etiopio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj kaj herbejoj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 11 cm longa malgranda kanario. Ĝenerale estas grizecbruna en supraj partoj kaj iom strieca en dorso. Estas du flavaj makuloj nome en pugo kaj en gorĝo kaj supra brusto, kies makulo nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie flavigula signifas precize same kiel en Esperanto. Resto de subaj partoj estas blankecaj, kun svaga strieco sub la flava makulo en supra brusto. La vizaĝflankoj estas grizaj, la mentono blankeca.

La voĉo estas miksaĵo de ĉirpadoj. La alvoko estas tipa kanarieca “ziii-zsrii”.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulte pri la ekologio de tiu specio, sed ŝajne ĝi preferas duonaridajn dezertajn arbustarojn, savanon kun disaj arboj, makisaj tufoj en rokaj deklivoj kaj herbejojn, ĉefe tiujn kun herbotufoj de Cymbopogon kaj malgrandaj arbustoj kiaj Lavandula, ties preferata manĝo. La specio estis konstatita laŭlonge de la valo de malgranda rojo je 1,400-1,500 m. Tiu specio neneiam estis konstatita ĉe kultivejoj de tre degradita tero kaj ŝajnas tre endanĝerita de habitatoŝanĝo kaj de homa ĝenado. La ununura konstatita nesto estis trovata en pinto de malgranda arbusto de akacio en bordo de la kratero de Monto Fantalle en la Nacia Parko Aŭaŝo en 1999.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis konata nur el tri jarcentoldaj specimenoj (la plej ĵusa nur el 1886) el malgranda areo (nur de 30 km) de la provinco Ŝoa, de centrorienta Etiopio, ĝis ties remalkovro en tiu sama teritorio merte de 1989, kiam troviĝis almenaŭ 7 birdoj kaj la specio estis konsiderata nekomuna. En 1996, la specio estis trovata en 2 pliaj lokoj: Nacia Parko Aŭaŝo, kie ĝi estis konsiderata ne nekomuna, kun pliaj 25 birdoj en Monto Fantalle; kaj Aliju Amba-Duleĉa en orientaj malaltaj teroj, kie ĝi estas nekomuna. Tiu specio estis konstatita nakaŭ el Aigaber, Ambokarra kaj Melka Jebdu, en la sama provinco kaj tre proksime inter ili en la areo centro de la endemio. La populacio estas uspozata inter 250-999 ekzempleroj, kaj malpliiĝanta en malgranda teritorio de 4,600 km.

Referencoj[redakti | redakti fonton]