Flavgorĝa pendopapago
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Loriculus pusillus | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La Flavgorĝa pendopapago (Loriculus pusillus) estas malgranda specio de papago de la familio Psittaculidae kaj genro de pendopapagoj.
Ĝi estas endemio de arbaroj, kaj aliaj arbarecaj medioj en la insuloj Javo kaj Bali, Indonezio. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La flavgorĝa pendopapago estas malgranda. Ĝia korpo estas verda, kun flava areo sur la antaŭa parto de ĝia kolo. Ĝia malsupra dorso estas ruĝa.[1]
Dieto
[redakti | redakti fonton]Ĝi ĉefe manĝas florojn, florburĝonojn kaj malgrandajn fruktojn.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Flavgorĝaj pendopapagoj ofte amasiĝas en grandaj grupoj, kaj dumfluge kaj dum ripozado sur arbobranĉoj.[1][2] Oni konas, ke ili elsendas laŭtajn voĉojn ĉirkaŭ manĝotempoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 (2020) “Analisis Keberadaan Spesies Mamalia di Lima Babak Cerita Relief Lalitavistara Candi Borobudur”, Jurnal Biologi Indonesia 16 (2), p. 153–182. doi:10.47349/jbi/16022020/153.
- ↑ (2023-09-04) “Local knowledge on bird species and socio-economic cultural and ecology functions of birds and their various disturbances in the rural ecosystem of the Cisokan watershed, West Java”, Jurnal Pengelolaan Sumberdaya Alam Dan Lingkungan (Journal of Natural Resources and Environmental Management) 13 (3), p. 372–385. doi:10.29244/jpsl.13.3.372-385.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


