Flaviano de Konstantinopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flaviano (patriarko))
Sankta
Flaviano de Konstantinopolo
ĉefepiskopo de Konstantinopolo
Flaviano de Konstantinopolo, ikono, 19-a jarcento
Flaviano de Konstantinopolo, ikono, 19-a jarcento
Regado 446–449
Antaŭulo Proklos
Sekvanto Anatolios
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 399 (0399-11-30)
Morto 11-an de aŭgusto 449 (0449-08-11) (49-jaraĝa)
en Lidio
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo, Martiro
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
Festotago 18-a de februaro katolike
16-a de februaro ortodokse
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Flaviano (antikve-greke Φλαβιανός, latine Flaviānus, mortis la 11-an de aŭgusto 449) estis ĉefepiskopo de Konstantinopolo inter la jaroj 446 ĝis 449.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Flaviano estis la gardisto de la sanktaj vazoj de la granda preĝejo de Konstantinopolo kaj, laŭ la bizanca kristana historiisto Nikeforo Kalisto, vivis sanktecan vivon, kiam li estis elektita ĉefepiskopo de Konstantinopolo.

Dum lia konsekrado, la Roma Imperiestro Teodozio la 2-a restis en Kalcedono. Lia eŭnuko Ĥrisafio (antikve-greke Χρυσάφιος, Ĥrisafios) provis ĉantaĝi donacon de oro al la Imperiestro, sed kiam li sukcesis, li komencis konspiri kontraŭ la nova ĉefepiskopo de apogante la ĉefabato Eŭtiko en lia kverelo kun Flaviano.

Flaviano prezidis koncilion de kvardek episkopoj en Konstantinopolo ekde la 8-a de novembro 448 por solvi disputon inter la metropolita episkopo de Sardeso kaj du episkopoj de sia provinco. Eŭsebio, episkopo de Dorileo (antikve-greke Δορύλαιον, Dorílaion, latine Dorilaeum), prezentis sian akuzon kontraŭ Eŭtiko. Rezulte la sinodo senpostenigis Eŭtikon.

Tamen, kiam Eŭtiko protestis kontraŭ tiu verdikto kaj ricevis la apogon de la patriarko Dioskoro de Aleksandrio, la Imperiestro kunvokis alian koncilion en Efezo (la Duan koncilion de Efezo). Je ĉi tiu koncilio, kiu kunvenis la 8-an de aŭgusto 449, Eŭtiko kaj Dioskoro perforte atakis la ĉefepiskopon.[1] La koncilio repostenigis Eŭtikon.

Flaviano mortis mallonge poste, la 11-an de aŭgusto 449, en la urbo Hipepo (antikve-greke Ύπαιπα, Ύπηπα) en Lidio, Malgranda Azio de la lezoj kiujn li ricevis de tiu atako. Oni entombigis lin kaŝe.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Flaviano estas honorigata kiel sanktulo de la Ortodoksa Eklezio kaj la Katolika Eklezio. En la Roma Katolika Eklezio Flaviano estis deklarita sanktulo kaj memorigata la 18-an de februaro.

Papo Leono la 1-a, kies senditoj estis ignoritaj en la koncilio, protestis, nomante la koncilion "rabista sinodo", kaj deklaris la decidojn malvalidaj. Post kiam Teodozio la 2-a mortis en 450, lia fratino Pulcheria revenis al la povo, geedziĝus kun la oficiro Marciano, kiu iĝis Imperiestro. La nova Imperia paro ordonis ke la ostoj de Flaviano estu portataj al Konstantinopolo en maniero kiu, laŭ la vortoj de kronikisto, pli similis "al triumfo … ol al funebra procesio". La Koncilio de Kalcedono, kunvokita en 451, kondamnis Eŭtikon kaj deklaris Flavianon martiro.

Notoj[redakti | redakti fonton]