Flavio Honorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Flavio Honorio
Honorius steel engraving.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 9-an de septembro 384 (0384-09-09)
en Konstantinopolo
Morto 15-an de aŭgusto 423 (0423-08-15) (38-jara)
en Raveno
Kaŭzo de morto Edemo
Tombo Malnova baziliko de Sankta Petro
Ŝtataneco Roma regno
Profesio politikisto
Familianoj
Edz(in)o Maria
Patro Teodosio
Patrino Aelia Flaccilla
Frat(in)oj Galla Placidia, Flavio Arkadio, Pulcheria
v  d  r
Information icon.svg

Flavius HONORIUS (384-423) (* Konstantinopolo, en la 9-a de septembro 384 - Ravenna, en la 15-a de aŭgusto 423) estis Romia Imperiestro de la Okcidento el la 23-a de januaro 393 ĝis 15-a de aŭgusto 423. Li estis la pli juna filo de la imperiestro Teodozio la 1-a (347-395). Lia regado distingiĝis pro la romiatako en la 24-a de aŭgusto 410, sub la komando de Alariko la 1-a (370-412), la reĝo de la visigotoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nomumita Aŭgusto kiam li estis dekunujara, okaze de la morto de sia patro Teodozo la 1-a, lia frato Flavio Arkadio ekregis la imperia trono de la oriento, kaj Flavio Honorio enoficiĝis kiel imperiestro de la Okcidento sub la protektado de iu "magister militum" aŭ "militkomandanto" kies nomo estis Flavio Stiliko (359-408), kiu estis generalo duone vandalo duone romio, ediĝinta al Serena, la preferata nevino de Teodozo, lia patro. Stiliko fakte regis, dank'al la malforta karaktero de la imperiestro, kiu ledziĝis al du el liaj filinoj: Maria (m. 407) kaj Termancia (m. 415).

En la jaro 404 Flavio Honorio proklamis edikton, kiu finigis la batalojn inter la gladiatoroj, kaj Gaŭlujo okupiĝis de la vandaloj, sueboj kaj alemanoj (406). Stiliko elruiniĝis, ĉar li ne sukcesis malebligi la barbarajn invadojn, kaj oni ankaŭ suspektis, ke li konspiris favore al la visigotoj, penante meti sian filon Eŭkerion (389-408), kiel heredanto de la imperiestro, kaj li fine estis ekzekutita (408).

Dum lia regado ankaŭ okazis la atako al Romo de la visigotoj, sub la komando de Alariko la 1-a en la 24-a de aŭgusto 410, kies ´periodo la imperiestro sin kaŝis en Ravenna, kaj tiu estis unu el la plej katastrofaj epizodoj en la historio de Romo, kaj kiu resonis el Britanio ĝis la romia provinco Judujo. La timideco kaj la malforteco de la imperiestro kuniĝis al la historiaj cirkonstancoj de la atakoj kaj de la vandaloj, kaj de la visigotoj, kaj faris el sia regado unu el la plej malbonaj en la analoj de la romioj. Liaj intervenoj en la ĉeno de la eventoj estis senescepte negativaj, kaj kontribuis por la malfortigo kaj fina falo de la Romia Imperio de la Okcidento.

Li mortis pro hidropso kiam li estis 38-jara.

Antaŭe:
Teodozo la 1-a
Romiaj Imperiestroj
393 – 423
Poste:
Petronio Maksimo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj