Saltu al enhavo

Flavkapa amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkapa amazono
En la Vankuvera Akvario
En la Vankuvera Akvario
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Flavkapa amazono, A. oratrix
Ridgway, 1887
Amazona oratrix
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Sinonimoj

Amazona ochrocephala oratrix

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavkapa amazono (Amazona oratrix), konata ankaŭ kiel Flavkapa papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi troviĝas en Meksiko kaj norda Centrameriko. Ĝi estas 38–43 centimetrojn longaj, fortika mallongvosta verda papago kun flava kapo. Ĝi preferas vivi en mangrovarbaroj aŭ arbaroj proksime de riveroj aŭ aliaj akvejoj. Ĝi estas foje konsiderata subspecio de la flavkrona amazono (Amazona ochrocephala). Ĝi estas populara dorlotbesto kaj bonega parolemulo. Ŝtelĉasado por la internacia dorlotbesta komerco kondukis la specion al preskaŭ formorto en la naturo; oni supozas, ke ĉirkaŭ duono de ĉiuj el naturo kaptitaj birdoj mortas en la procezo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Apud Ruĝkrona amazono, en Kalifornio.

Ĉi tiu specio estas parto de la komplekso Amazona ochrocephala, kiu ankaŭ inkluzivas la flavnukan amazonon (A. auropalliata). Ĉi tiu komplekso, kiu estis nomita "taksonomia kapdoloro",[1] estas konsiderata ununura specio fare de iuj fakuloj kaj dividita en tri speciojn fare de aliaj. La disigo baziĝas ĉefe sur la kvanto de flavo en la plumaro, la koloro de la kruroj kaj beko, la proksimeco de A. oratrix kaj A. auropalliata en Oaxaca, Meksiko, sen ŝajna krucreproduktado,[2] kaj la ĉeesto de kaj A. ochrocephala kaj A. auropalliata en norda Honduro.[3]

Tamen, ĉi tiu taksado estis konfuzita de miskomprenoj pri la plumaraj varioj en la populacioj en norda Honduro, kie birdoj multe varias laŭ kvanto de flavo sur la kapo, krono kaj nuko, sed havas palajn bekojn kaj junulan plumaron similan al A. oratrix, sed nek al A. ochrocephala nek al A. auropalliata.[1][4] En 1997, la populacio el la Valo Sula en norda Honduro estis priskribita kiel nova subspecio, hondurensis, de A. oratrix.[5] A. auropalliata caribaea sur la Islas de la Bahía, kiu estas relative proksima al la ĵus priskribita A. oratrix hondurensis, eble havas relative palan malsupran mandiblon, indikante ke genfluo povas okazi inter ambaŭ.[6] Se konfirmite, tio povus sugesti, ke ambaŭ estu pli bone konsiderataj samspeciaj.

Alternative, oni sugestis, ke caribaea kaj parvipes, ambaŭ tipe konsiderataj subspecioj de A. auropalliata, eble estas pli proksimaj al A. oratrix ol al la nomiga A. auropalliata. Ambaŭ estas relative malgrandaj kaj havas ruĝon sur la ŝultro kiel A. oratrix, sed male al la nomiga A. auropalliata.[1][4] La membroj de ĉi tiu komplekso estas konataj pro hibridiĝo en kaptiteco,[1] kaj lastatempa filogenetika analizo de DNA ne subtenis la dividon en la tri "tradiciajn" biologiajn speciojn, sed ja rivelis tri kladojn, kiuj eble povus esti dividitaj en tri filogenetikajn speciojn: meksika kaj centramerika specio (inkluzive de panamensis, kiu etendiĝas iomete en Sudamerikon), specio de norda Sudameriko, kaj specio de la suda Amazona Baseno. La centramerika klado eble povus esti plu dividita, kun panamensis (la Panama amazono) kaj tresmariae (la Tresmarias amazono) agnoskitaj kiel du monotipaj specioj.[7][8][9]

Tresmarias amazono ĉe Cougar Mountain Zoological Park, Usono

Laŭ la tradicia divido, A. oratrix inkluzivas la taksonojn tresmariae (el la Insuloj Marías), belizensis (el Belizo) kaj hondurensis (el la Sula Valo en norda Honduro) kiel subspeciojn.[10] Plia subspecio, magna, foje estis agnoskita por la populacio sur la deklivaro de la Meksika golfo, sed hodiaŭ plej multaj fakuloj konsideras ĝin malvalida, anstataŭe inkluzivante ĉi tiun populacion en oratrix, kiu ankaŭ troviĝas sur la Pacifika deklivaro de Meksiko.[1][10][11] Kontraste, la populacio en nordokcidenta Honduro kaj apuda orienta Gvatemalo (proksime de Puerto Barrios), kiu similas al A. oratrix belizensis kaj ofte estas inkludita en tiu subspecio, eble reprezentas nepriskribitan subspecion. Ĝi foje estis nomata guatemalensis,[10] sed ĝis ĉi tiu populacio estos oficiale priskribita, la nomo restas provizora.

La origino de la komuna epiteto "duoble flavkapa" estas, ke ĉi tiu specio diferenciĝas de la aliaj en la flavkapa amazona komplekso per posedo de kaj flavaj nukoj kaj flavaj kronoj de siaj du proksimaj parencoj, tial "duoble flavaj" kapo.

La flavkapa amazono averaĝe longas 38–43 centimetrojn.[12] La formo estas tipa por amazonoj, kun fortika konstruo, rondetaj flugiloj kaj kvadrata vosto. La korpo estas brile verda, kun flava koloro sur la kapo, malhela skvameco sur la kolo, ruĝa ĉe la kurbiĝo de la flugilo kaj flavaj femuroj. La flugilplumoj estas nigrecaj ĝis bluecviolaj kun ruĝa makulo sur la eksteraj sekundaraj plumoj. La bazo de la vosto ankaŭ havas ruĝan makulon, kiu kutime estas kaŝita. La eksteraj vostoplumoj havas flavecajn pintojn.[1]

En kaptiteco.

La beko estas kornokolora (griza), pli malhela ĉe nematuruloj de la beliza subspecio. La okulringo estas blankeca ĉe meksikaj birdoj kaj grizeca ĉe aliaj. La plej okulfrapa geografia diferenco estas la kvanto de flavo. Ĉe plenkreskuloj, la kapo kaj supra brusto estas flavaj ĉe la subspecio de la Tres Marías Insuloj (tresmariae); nur la kapo ĉe la disvastigita subspecio de Meksiko (oratrix); nur la krono en Belizo (belizensis); kaj la krono kaj nuko en la Sula Valo de Honduro (hondurensis, kiu tiel similas al la flavnuka papago). Nematuruloj havas malpli da flavo ol plenkreskuloj; ili atingas plenkreskan plumaron post 2 ĝis 4 jaroj.[1]

La rasvariaĵo "Magna" (aŭ "Magnum") estas bredata por pli da flavo kaj havas altan prezon kiel dorlotbesto.[13] Kelkaj "ekstremaj" Magna-oj havas tiom da flavo kiom birdoj de la tipo Tres Marías, sed distingiĝas de ili per pli peza strieco sur la brusto kaj malpli blueta nuanco de la verda plumaro.[14]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
En Belizo

Tiu ĉi specio vivas en riverbordaj arbaroj kaj areoj kun disaj arboj, same kiel ĉe ĉiamverdaj arbaroj en Belizo kaj mangrovoj en Gvatemalo. Rimarkinda ekoregiono kie ili ĉeestas estas la belizeaj pinarbaroj.[15] Ĝi troviĝas sola aŭ en paroj, en malgrandaj grupoj, kaj foje en grandaj aroj. La teritorio antaŭe ampleksis ambaŭ marbordajn deklivojn de Meksiko de la insuloj Tres Marías kaj Jalisco ĝis Oaxaca kaj de Nuevo León ĝis norda Chiapas kaj sudokcidenta Tabasko, same kiel disigitan areon inkluzivantan plejparton de Belizo, kaj alian konsistantan el malgranda parto de nordorienta Gvatemalo kaj nordokcidenta Honduro.[1] Tamen, ilia nombro draste reduktiĝis — je 90%, al 7 000, de la mezo de la 1970-aj jaroj ĝis 1994,[16] kaj je 68% de 1994 ĝis 2004[17] — pro kaptado por la komerco de dorlotbestoj kaj vivejodetruo.

Enkondukitaj populacioj troveblas en Stutgarto, Germanio, kie loĝas lastatempa populacio de pli ol 50 individuoj.[18] Pli malgrandaj enkondukitaj populacioj troveblas en marbordaj kvartaloj de San-Diego, Kalifornio, inkluzive de Coronado, Ocean Beach, Pacific Beach, Point Loma, La Jolla, kaj Imperial Beach; ili troviĝas ankaŭ en Santa Ana, Loma Linda kaj Pasadena, ĉiuj ankaŭ en Suda Kalifornio. Krome, enkondukitaj - kaj ŝajne reproduktiĝantaj - populacioj estis raportitaj en Porto-Riko.[19]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 7 8 (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
  2. Binford, L. 1989. A distributional survey of the birds of the Mexican state of Oaxaca. Orn. Monographs. 43: 1–418.
  3. Monroe, B., JR., & T. Howell. 1966. Geographic variation in Middle American parrots of the Amazona ochrocephala complex. Occasional Papers of the Museum of Zoology, no. 34. Louisiana State University, Baton Rouge.
  4. 1 2 Lousada, S., & S. Howell. 1996. Distribution, variation, and conservation of Yellow-headed Parrots in northern Central America. Cotinga 5: 46–53.
  5. Lousada, S., & S. Howell. 1997. Amazona oratrix hondurensis: A new subspecies of parrot from the Sula Valley of northern Honduras. Bull. BOC 117: 203–223.
  6. Lousada, S. 1989. Amazona auropalliata caribaea: A new subspecies of parrot from the Bay Islands, northern Honduras. Bull. BOC 109: 232–235.
  7. Eberhard, J., & E. Bermingham. 2004. Phylogeny and Biogeography of the Amazona ochrocephala (Aves: Psittacidae) Complex. Auk 121(2): 318–332
  8. Russello, M. A., & Amato, G. (2004). A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation. Molecular Phylogenetics and Evolution. 30(2): 421–437
  9. Ribas, C. C., Tavares, E. S., Yoshihara, C., & Miyaki C. Y. (2007). Phylogeny and biogeography of yellow-headed and blue-fronted parrots (Amazona ochrocephala and Amazona aestiva) with special reference to the South American taxa. Ibis 149: 564–574
  10. 1 2 3 Juniper, T., & M. Parr. 1998. A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  11. Clements, J. 2007. The Clements Checklist of the Birds of the World. Christopher Helm. (ISBN 978-0-7136-8695-1)
  12. Species factsheet: Amazona oratrix. BirdLife International (2008). Alirita 12a de Aŭgusto 2008 .
  13. Double Yellow-Headed Amazon Parrot. Aves International. Alirita 2006-08-23 . Komerca retejo.
  14. Where are they now?. The Feather Tree (2003). Alirita 2006-08-23 . Komerca retejo. Fotoj komparantaj la rasoj "fora Magna" kun tresmariae
  15. C. Michael Hogan & World Wildlife Fund. 2012. Belizean pine forests. ed. M. McGinley. Encyclopedia of Earth. Washington DC
  16. Yellow-headed Parrot (Amazona oratrix). Defenders of Wildlife. Arkivita el la originalo je 15a de Junio, 2006. Alirita 2006-08-23 .
  17. BirdLife International (2020). "Amazona oratrix". IUCN Red List of Threatened Species. 2020: e.T22686337A179331301. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686337A179331301.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  18. Stuttgart Amazon Parrots - City Parrots -.
  19. (2018) “From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico”, PeerJ 6:e5669, p. e5669. doi:10.7717/peerj.5669.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]