Flavkola ambirdo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Agapornis personatus | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Indiĝena teritorio en nordorienta Tanzanio | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Flavkola ambirdo, aŭ Okulringa ambirdo (Agapornis personatus, laŭ kio ankaŭ Maska ambirdo kaj Nigramaska ambirdo) estas monotipa specio de papagoforma birdo de familio Psittaculidae kaj genro de Ambirdoj, indiĝena de Regiono Arusha de Tanzanio, kiu estis enmetita ankaŭ en Burundo kaj Kenjo.[1] Kvankam ili estis observitaj en naturo en Porto-Riko, ili verŝajne estas la rezulto de eskapintaj dorlotbestoj, kaj neniu reproduktado estis registrita.[2] Ili estis observitaj ankaŭ en Arizono.[3]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La flavkola ambirdo estas ĉefe verda malgranda papago ĉirkaŭ 14.5 cm longa. Ĝiaj supraj partoj estas pli malhelverdaj ol ĝiaj malsupraj surfacoj. Ĝia kapo estas nigra, kaj ĝi havas brilruĝan bekon kun blanko supre kaj blankajn okulringojn. Flava koloro sur la brusto estas kontinua kun flava kolumo kaj ekspansio de flava super la nuko.
Masklo kaj ino havas identan eksteran aspekton.[4]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Dum amindumado, la maskla birdo movas sian kapon supren kaj malsupren kaj ekscitite glitas al la ino. Ili reproduktiĝas ĉefe kolonie kaj konstruas nestojn kun strioj de branĉetoj kaj ŝelo.[5]
La flavkoluma ambirdo portas nestmaterialon per sia beko al arba kavaĵo por sia nesto. La ovoj estas blankaj kaj kutime estas kvar ĝis kvin en ĉiu ovodemetado. La ino kovas la ovojn dum ĉirkaŭ 23 tagoj kaj la idoj forlasas la neston ĉirkaŭ 42 tagojn post eloviĝo.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). "Agapornis personatus". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22685352A131916793. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22685352A131916793.en. Alirita la 11an de Novembro 2021.
- ↑ (2018) “From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico”, PeerJ 6:e5669, p. e5669. doi:10.7717/peerj.5669.
- ↑ Yellow-collared Lovebird - eBird. Arkivita el la originalo je 2019-07-06.
- ↑ Le Breton, Kenny. (1992) Lovebirds...getting started. USA: T.F.H. Publications, p. [htt://archive.org/details/lovebirdsashobby00lebr/e/94 94–96]. ISBN 0-86622-411-4.
- ↑ (2020) The Birds of Africa; Volume III. Bloomsbury Publishing, p. 19–20. ISBN 9781472986535.
- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildo de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- African Love Bird Society Arkivigite je 2009-04-16 per la retarkivo Wayback Machine internacia organizo por Ambirdoj.
- Species factsheet: Agapornis personata. BirdLife International (2008). Alirita 9 July 2008 .
| ||||||||||||||||||



