Flavkresta noktardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkresta noktardeo
Flavkresta noktardeo
Flavkresta noktardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Nyctanassa
Specio: N. violacea
Nyctanassa violacea
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Flave reproduktejoj, verde la tutan jaron kaj blue nur vintrejoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La flavkresta noktardeo (Nyctanassa violacea, iam lokita en la genron Nycticorax), nomita ankaŭ Amerika noktardeo, estas tre malgranda ardeo, simila laŭ aspekto al la Nigrakrona noktardeo kaj ununura vivanta taksono el la genro Nyctanassa. Ĝi troviĝas tra granda parto de Ameriko, ĉefe (sed ne nur) en plej varmaj marbordaj regionoj; ekzemple ĉe la manglejoj de Petenes en Jukatano.

Ĉe Ŝtata Parko Brazos Bend, Usono.

Rilata ardeo, nome la Bermuda noktardeo, estis endemia de Bermudo, sed iĝis formortinta sekve de la homa koloniigado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo estas ĉirkaŭ 61 cm longa kaj pezas 625 g. Ĝi havas nigran fortikan bekon kaj blankecan kronon en tre bunta kapo ĝenerale nigra sed kun la hela kronareo kaj alia tre blanka kaj kontrasta bendo el subokulo tra la orelareo al la nukoflankoj. Ĉiuj bordoj estas klare limigitaj. La irisoj estas tre rimarkinde ruĝaj kaj la okuloj havas fajnajn helajn ĉirkaŭokulojn. La blanka krono flaviĝas foje el la frunto kio nomigas la specion; same pendas malantaŭen kelkaj blankaj ornamoplumoj kiaj ĉe aliaj noktardeoj. La bridoj iom helnuancas ĉefe ĉe la bazo de la suba makzelo.

La dorso kaj la internaj flugilkovriloj estas nigrecaj kun tre markataj blankaj aŭ helaj bordoj kio havigas tre striecan kolorfonon. La resto kaj de la flugiloj kaj de la korpo estas helgriza kun blueca nuanco kio havigas ioman tialon por la latina scienca nomo violacea, kvankam ne tre ĝuste. La kruroj estas mallongaj ĉe ardeoj kaj flavecaj kun iom da oranĝeca nuanco.

Junuloj similas al junaj Nigrakronaj noktardeoj, sed estas ĉefe brunaj makulecaj je blanka aŭ griza.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

En plej varmaj lokoj, kelkaj estas loĝantaj birdoj; aliaj migras al Centrameriko kaj Karibio. Ili povas eventuale vagadi norden al malsupraj Grandaj LagojOntario post la reprodukta sezono.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Manĝante en Florido, Usono.

Tiuj birdoj gvatas siajn predojn ĉe akvobordoj, ĉefe dumnokte. Ili manĝas ĉefe krustulojn, moluskojn, ranojn, akvajn insektojn kaj malgrandajn fiŝojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas marĉoj el orienta Usono tra marbordaj areoj de Meksikio kaj Centrameriko al nordorienta Sudameriko sed ankaŭ laŭ la tuta marbordo de Brazilo kaj al nordokcidenta Sudameriko ĝis suda Ekvadoro. Ili ofte nestumas en kolonioj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino demetas 3–5 palbluverdecajn ovojn.

Eventualaj subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • ITIS distingas du subspeciojn [1]:
    • Nyctanassa violacea bancrofti
    • Nyctanassa violacea violacea
  • Peterson distingas kvin subspeciojn [2]:
    • Nyctanassa violacea bancrofti Huey 1927
    • Nyctanassa violacea caliginis Wetmore 1946
    • Nyctanassa violacea cayennensis (Gmelin) 1789
    • Nyctanassa violacea pauper (Sclater,PL & Salvin)
    • Nyctanassa violacea violacea (Linnaeus) 1758

Kuirarta uzado[redakti | redakti fonton]

Menciita kiel “Gros bec” (el franca signife dikbekulo), aŭ komune kiel noktardeo, tiu birdo estis manĝata kiel formo de ĉasbirdo en la Kaĵuna kuirarto. Ŝtelĉasistoj foje rabas nestojn por la brusta viando de junuloj, praktiko kiu povus detrui tutan birdarejon. Ankaŭ ibisoj (bec croche) estis same manĝataj. Mortigi tiujn naturajn birdojn estas nune kontraŭleĝa.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ITIS, 174842, Nyctanassa violacea (Linnaeus, 1758).
  2. Zoonomen, Ciconiiformes, Nyctanassa violacea.
  3. bec meat was a delicacy Arkivigite je 2015-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Lafayette (LA) Daily Advertiser

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • National Geographic Society: Field Guide to Birds of North America. Washington D.C. 1999.
  • David Sibley: The North American Bird Guide. London 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]