Saltu al enhavo

Flavkrura manako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkrura manako
Plenkreska masklo en Kostariko
Plenkreska masklo en Kostariko
Plenkreska ino en Panamo
Plenkreska ino en Panamo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Pipridae - pipredoj
Genro: Ceratopipra
Specio: C. mentalis - flavkrura manako
Ceratopipra mentalis
(Sclater, PL, 1857)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Ĉiujare ĉeestanta
Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Natura arealo
  •  Ĉiujare ĉeestanta
  • Subspecioj
    Sinonimoj
    • Pipra mentalis (pranomo)
    • Dixiphia mentalis
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La flavkrura manako[1] (latine Ceratopipra mentalis) estas birdospecio el la familio de pipredoj. Ĝi havas 3 subspeciojn troviĝantajn en Centrameriko kaj norduesta Sudameriko.

    Taksonomio

    [redakti | redakti fonton]

    Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

    Etimologio

    [redakti | redakti fonton]

    La scienca genra nomo Ceratopipra estas kunmetaĵo de 2 antikvaj grekaj vortoj, κέρας, κέρατος (keras, keratos = "korno"), kaj πίπρα (pipra) kiu respondas al la tipa genro de la familio de pipredoj. Efektive, la masklo de la tipa specio de tiu genro havaj plilongigitajn plumojn ĉe la malantaŭa krono, kiuj formas du iomete suprenkurbajn "kornojn"[3].

    La specia epiteto mentalis estas latina vorto signifanta "rilata al mentono" (el mentum = "mentono"), pro la flava makulo ĉe la mentono de masklo[3].

    La Flavkrura manako estas malgranda birdo 10 cm longa[4] kaj 16 g peza. La masklo estas velurnigra krom brilruĝaj kapo kaj nuko, brilflavaj femuroj, kaj palflavaj mentono kaj flugilstrioj.[4] La ino estas olivecverda supre, kun pli palaj, pli flavec-verdaj malsupraj partoj. Ambaŭ seksoj havas senbrile brunajn kruorjn. La irisoj de la masklo estas blankaj, dum tiuj de la ino kaj de la junuloj estas brunaj.[5]

    Dum la maskla plenkreskulo estas facile identigebla, la ino kaj la junuloj povas estis misidentigitaj kun kelkaj similaj specioj. La masklo de Orkola manako estas pli granda kaj havas oranĝajn (anstataŭ brunajn) krurojn, dum la ino de la Velura manako estas brilverda (anstataŭ oliveca).[5]

    Disvastiĝo kaj habitato

    [redakti | redakti fonton]

    La flavkrura manako troviĝas en sudeosta Meksiko, norda Gvatemalo, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, Kostariko, Panamo, uesta Kolombio kaj Ekvadoro. Ĝi vivas en humidaj ĉiamverdaj arbaroj kaj en apudaj altaj duarangaj arbaroj[3].

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio.
    2. AviList v2025, konsultita la 12-an de feb. 2026.
    3. 3,0 3,1 3,2 Birds of the World, Red-capped Manakin.
    4. 4,0 4,1 Stiles, F. Gary. (1989) A Guide to the Birds of Costa Rica. Cornell University Press, p. 299–300. ISBN 0-8014-9600-4.
    5. 5,0 5,1 Hilty, Steven. (1986) A Guide to the Birds of Colombia. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 0-691-08372-X.