Saltu al enhavo

Flavnuka amazono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavnuka amazono
En Suchitepéquez, Gvatemalo
En Suchitepéquez, Gvatemalo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Flavnuka amazono, A. auropalliata
(Lesson, RP, 1842)
Amazona auropalliata
Konserva statuso
CR
Sinonimoj

Amazona ochrocephala auropalliata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavnuka amazono (Amazona auropalliata), konata ankaŭ kiel Flavnuka papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Flavkrona amazono (Amazona ochrocephala).[1] Ĝi vivas en la marbordo de Pacifiko de suda Meksiko kaj Centrameriko. Ĝi ĵus estis reklasita kiel Draste Endanĝerita ĉe la IUCN Ruĝa Listo pro granda malpliiĝo tra la etendo de sia teritorio.[2] La Flavnuka amazono perdis pli ol 92% de sia populacio dum la lastaj tri generacioj.

La ĉefa kaŭzo de ilia populacia malkresko estas senarbarigo kaj kontraŭleĝa forigo de idoj por la papaga komerco. Ĉi tiu papago facile imitas sonojn, kaj en kaptiteco, tio inkluzivas homan paroladon, kio estas probable la kialo, ke ĝi estas populara en birdobredado. Tamen, kiel ĉiuj papagoj, imitaj kapabloj multe varias inter individuoj. Lastatempaj esploroj de la kostarika populacio tra 11-jara periodo trovis signifan malkreskon en ilia populacio. Malgraŭ ĉi tiu malkresko, la kostarika populacio estas konsiderata la fortikejo por la specio.[3]

Suchitepéquez, Gvatemalo

La flavnuka amazono distingiĝas per sia verdaj frunto kaj krono kaj flava bendo trans la malsupra nuko (malantaŭa parto de la kolo) kaj malantaŭa kolo. La okuloj estas oranĝkoloraj, la beko estas malhelgriza kaj pli pala direkte al la bazo de la supra mandiblo. Ankaŭ la piedoj estas malhelgrizaj.

Flavnukaj amazonoj loĝas en sekaj arbaroj kaj mangrovoj de la tropikoj, kaj nestas en nature okazantaj kavaĵoj.[4] Kvankam flavnukaj amazonoj ne elfosas kavaĵojn, ili maĉas la enirejon. La papagoj nestas en vasta gamo da arboj, kvankam mortaj kojoloj (palmoj) estas unu preferata specio. Dum la reprodukta sezono, paroj estas monogamaj, kaj paroj defendas malgrandajn reproduktajn teritoriojn ĉirkaŭ la nesto per duetado kun siaj partneroj.[5] Reprodukta sukceso estas malalta (89%), kaj la plimulto de nestoj malsukcesas pro ŝtelĉasado.[4]

La voĉa konduto de flavnukaj amazonoj estas pli vaste studita ol ĉe iu ajn alia natura papago. Flavnukaj amazonoj, kiel ĉiuj papagoj, montras voĉan lernan konduton en la naturo. Ĉi tiu konduto manifestiĝas en la formo de voĉaj dialektoj,[6] en kiuj la repertuaro de vokoj, kiujn papagoj vokaligas, ŝanĝiĝas ĉe apartaj geografiaj limoj, simile al kiel homoj havas malsamajn lingvojn aŭ dialektojn. Ĉi tiuj dialektoj estas signifoplenaj ankaŭ por la papagoj; ili estas malpli respondemaj al vokoj, kiuj ne estas ilia propra dialekto.[7] Dialektoj ankaŭ estas stabilaj dum longaj tempoperiodoj.[8]

Pariĝintaj paroj de flavnukaj amazonoj duetas kune sur siaj teritorioj ankaŭ laŭ tre kompleksaj manieroj; ili produktas precize kunordigitajn kaj sinkronigitajn sekvencojn de krioj. Ĉi tiuj duetoj estas organizitaj per sintaksaj reguloj, en kiuj la ordo kaj strukturo de notoj ŝanĝiĝas laŭ antaŭdestinitaj sed flekseblaj manieroj.[9][10] Najbaraj paroj de birdoj kontraŭduetas, kaj paroj rapide interŝanĝos duetojn. Ĉi tiu konduto aspektas simila al la kontraŭkantado observita ĉe masklaj kantobirdoj. Ĉi tiuj manifestacioj foje fariĝas tiel ekscititaj, ke fizikaj bataloj okazos ĉe teritoriaj limoj, kvankam ĉi tiuj estas maloftaj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis tri subspeciojn, nome la jenaj:

  • A. a. auropalliata: Suda Meksiko ĝis nordokcidenta Kostariko.
  • A. a. parvipes: Miskita Marbordo en orienta Honduro kaj nordorienta Nikaragvo.
  • A. a. caribaea: Insuloj de la Bahía, Honduro.

Teritorio kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas laŭlonge de la Pacifika Marbordo de suda Meksiko suden ĝis norda Kostariko. Lastatempaj censaj klopodoj indikis malkreskantajn populaciojn tra granda parto de la teritorio, kun reduktitaj populacioj en Kostariko kaj Nikaragvo kaj malaperantaj malgrandaj populacioj en Honduro, Meksiko kaj Gvatemalo. [11] La Mezamerika Papaga Censa Reto, kun subteno de la Monda Papaga Fido, dungis volontulojn por taksi la staton de flavnukaj amazonoj tra ilia teritorio por helpi al la konservado.

Plenkreskulo

Komune kun multaj papagospecioj, ĝi manĝas nuksojn, berojn, semojn kaj fruktojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, 1788
  2. BirdLife International (2021). "Amazona auropalliata". IUCN Red List of Threatened Species. 2021: e.T22686342A180373727. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22686342A180373727.en. Alirita la 18an de Novembro 2021.
  3. (2018) “Yellow-naped Amazon Amazona auropalliata populations are markedly low and rapidly declining in Costa Rica and Nicaragua”, Bird Conservation International 29 (2), p. 291–307. doi:10.1017/S0959270918000114.
  4. 1 2 (2018) “Long-term monitoring of yellow-naped amazons, Amazona auropalliata, in Costa Rica: breeding biology, duetting, and the negative impact of poaching.”, Field Ornithology 89 (1), p. 1–10. doi:10.1111/jofo.12240.
  5. (2012) “Duet function in the yellow-naped amazon, Amazona auropalliata: Evidence from playbacks of duets and solos.”, Ethology 115 (1), p. 95–105. doi:10.1111/j.1439-0310.2011.01988.x. Bibkodo:2012Ethol.118...95D.
  6. (2012) “Regional dialects in the contact call of a parrot.”, Proc R Soc Lond B 263 (1), p. 867–872. doi:10.1098/rspb.1996.0128.
  7. (2001) “Pair duets in the yellow-naped amazon (Psittaciformes: Amazona auropalliata): Response to playbacks of different dialects.”, Ethology 107 (1), p. 111–124. doi:10.1046/j.1439-0310.2001.00632.x. Bibkodo:2001Ethol.107..111W.
  8. (2008) “Stability and change in vocal dialects of the yellow-naped amazon.”, Animal Behaviour 144 (1), p. 207–228. doi:10.1016/j.anbehav.2008.03.025.
  9. (2012) “Duet function in the yellow-naped amazon, Amazona auropalliata: Evidence from playbacks of duets and solos.”, Ethology 118 (1), p. 95–105. doi:10.1111/j.1439-0310.2011.01988.x. Bibkodo:2012Ethol.118...95D.
  10. (2009) “Levels of variation in duets of the yellow-naped amazon: Syntax, note composition and phonology.”, Ethology 115 (1), p. 857–871. doi:10.1111/j.1439-0310.2009.01669.x.
  11. (Dupin et al. 2020, Wright et al. 2018).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]