Kampbela albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flavokula albatroso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampbela albatroso

Kampbela albatroso
Kampbela albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche impavida
(Mathews, 1912)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kampbela albatrosoKampbela talasarko (Thalassarche impavida) estas mezgranda talasarko de la familio de albatrosoj. Ili reproduktiĝas nur en Kampbelinsulo kaj la asocia insuleto Jeanette Marie, malgranda insularo de Novzelando en la Suda Pacifiko. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Nigrabrova albatroso. Ĝi estas mezgranda blankanigra albatroso kun helflava iriso.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]

En 1998, Robertson & Nunn sugestis la disigon de la specio el la Nigrabrova albatroso, Thalassarche melanophrys.[5] Dum la venontaj kelkaj jaroj pliaj fakuloj akceptis, komence ĉe BirdLife International en 2000,[1] sekve de Brooke en 2004.[6] Ne interkonsentis James Clements,[7] nek ACAP, kaj la SACC agnoskas neceson de propono.[8]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi pezas 3.21 kg kaj estas 88 cm longa.[1][9][10] Plenkreskulo estas tre simila al la Nigrabrova albatroso, diference en okulkoloro. Ĝi havas blankajn kapon, kolon, pugon kaj subajn partojn, kun nigraj subflugiloj, dorso kaj vosto. La subflugiloj estas blankaj kun larĝa nigra bordo. Ĝi havas nigran triangulon ĉirkaŭ la okulo kiu atingas la bekon, kiu estas flava kun oranĝeca pinto. Ili havas ankaŭ helflavajn irisojn. Junuloj havas brungrizan bekon kun nigra pinto, malhelaj okuloj kaj malpli da nigro en subflugiloj.

La averaĝa vivodaŭro estas de ĝis 28 jaroj, sed ĉefe pro manko de studo, ĉar plej albatrosoj povas vivi sufiĉe pli ol 50 jaroj.[1]

Teritorio kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Juvenile
Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[1]
Loko Populacio Dato Tendenco
Kampbelinsulo & Jeanette Marie,
Kampbelinsuloj
24,600 paroj 1997 Pliiĝanta 1.8% jare
Totalo 49,000 1997 Pliiĝanta 1.8% por jaro

La Kampbela albatroso reproduktiĝas en norda kaj okcidenta marbordo de Kampbelinsulo kaj ĉe la insuleto Jeanette Marie. Dum la reprodukta sezono ili manĝas el la Suda Insulo kaj Chatham Rise al la Maro de Ross.[11][12] Junuloj kaj nereproduktuloj iras nur tra sudaŭstraliaj akvoj, la Tasmana Maro, kaj sudokcidenta Pacifika Oceano.[13][14]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Kampbela albatroso manxgas fiŝojn, kalmarojn, krustulojn, kadavraĵojn, kaj gelatenajn organismojn.[15]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Reproduktaj birdoj emas nestumi sur kornicoj kaj deklivoj kovritaj de malalta herbo, herbotufoj, aŭ koto.[6] Ili komencas reproduktiĝi 10jaraĝaj[14] kaj ili havas reproduktan sukcesindicon de 66%.[1] Plenkreskuloj revenas al la reprodukta kolonio komence de aŭgusto kaj komencas ovodemetadon fine de septembro. La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata dum ĉirkaŭ 70 tagoj. La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 130 tagoj post eloviĝo.[6]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun specion kiel Vundebla pro limigita nombro de reproduktaj lokoj.[16] Plej ĵusa ĉirkaŭkalkulo en 1997 havigis 24,600 parojn.[17] Inter 1992 kaj 1997 kalkulitaj kolonioj estis pliiĝantaj ĉe indico de 1.8%.[17] Plenkreskula survivindico estas de 94.5%.[1] Ili havas loĝan teritorion de 31,700,000 km² kaj reproduktan teritorion de nur 13 km².[1]

Plej danĝera minaco al tiu specio estas fiŝkaptado, kaj per multhokado[13][18][19] kaj per trenretoj.[18][20]

La sovaĝiĝintaj ŝafoj kiuj estis ekzistintaj en Kampbelinsulo estis tute forigitaj ĉirkaŭ 1991, kaj ratoj kaj katoj estis forigitaj ĉirkaŭ 2001.[21] Fine oni entreprenis studojn por kompleti ties protektadon.[19]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 BirdLife International (2008)(a)
  2. Sibley D. A. (2001)
  3. Double, M. C. (2003)
  4. Ehrlich, Paul R. (1988)
  5. Robertson, C. J. R. & Nunn (1998)
  6. 6,0 6,1 6,2 Brooke, M. (2004)
  7. Clements, J. (2007)
  8. Remsen Jr., J. V. (2008)
  9. http://journals.royalsociety.org/content/e18450676360r47p/
  10. http://birdstage.quinn.com/datazone/species/index.html?action=SpcHTMDetails.asp&sid=30007&m=0[rompita ligilo]
  11. Waugh, S. M., et al. (1999)(a)
  12. BirdLife International (2004)
  13. 13,0 13,1 Croxall, J. P. kaj Gales, R. (1998)
  14. 14,0 14,1 Waugh, S. M., et al. (1999)
  15. Cherel, Y., et al. (1999)
  16. BirdLife International (2012). Thalassarche impavidaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  17. 17,0 17,1 Moore, P. J. (2004)
  18. 18,0 18,1 Heather, B. D. & Robertson, H. A. (1997)
  19. 19,0 19,1 Taylor, G. A. (2000)
  20. Baird, S. J. & Smith, M. H. (2007)
  21. Moore, P. J. (2003)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Baird, S. J.; Smith, M. H. (2007). "Incidental capture of seabirds species in commercial fisheries in New Zealand waters, 2003-2004 and 2004-2005". New Zealand Aquatic Environment and Biodiversity Report (9).
  • BirdLife International (2004). Threatened birds of the world 2004 (CD-ROM). Cambridge, U.K.: BirdLife International.
  • BirdLife International (2008(a)). "Campbell Albatross - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification - Diomedea (Thalassarche) melanophris -". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0.
  • Cherel, Y.; Waugh, S.; Hanchet, S. (1999). "Albatross predation of juvenile southern blue whiting (Micromesicus australis) on the Campbell Plateau". New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research (33): 437.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons.
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • Heather, B. D.; Robertson, H. A. (1997). The field guide to the birds of New Zealand. Oxford, UK: Oxford University Press.
  • Moore, P. J. (2003) in litt
  • Moore, P. J. (2004). "Abundance and population trends of mollymawks on Campbell Island". Science for Conservation (Wellington, NZ: Department of Conservation) (242).
  • Remsen Jr., J. V.; et al. (07 Aug 2008). "A classification of the bird species of South America, South American Classification Committee, American Ornithologists' Union". South American Classification Committee. American Ornithologists' Union. Konsultita la 22 Feb 2009.
  • Robertson, C. J. R.; Nunn, G. B. (1998). "Towards a new taxonomy for albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons. pp. 13–19.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).
  • Waugh, S. M.; Weimerskirch, H.; Cherel, Y.; Shankar, U.; Prince, P. A.; Sagar, P. M. (1999). "Exploitation of the marine environment by two sympatric albatrosses in the Pacific Southern Ocean". Marine Ecology Progress Series (177): 243.
  • Waugh, S. M.; Weimerskirch, H.; Moore, P. J.; Sagar, P. M. (1999(a)). "Population dynamics of Black-browed and Grey-headed Albatrosses Diomedea melanophrys and D. chrysostoma at Campbell Island, New Zealand, 1942-96". Ibis (141): 216–225.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]