Flavono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flavono
flavono
Plata kemia strukturo de la Flavono
flavono
Tridimensia kemia strukturo de la Flavono
Flavon num.svg
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj.
Kemia formulo
C15H10O2
CAS-numero-kodo 525-82-6
ChemSpider kodo 10230
PubChem-kodo 363902238
Merck Index 15,4124
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 222,239 g·mol-1
Denseco 1,239g cm−3
Fandpunkto 94°C-97°C[1]
Bolpunkto 367°C[2]
Refrakta indico  1,635
Ekflama temperaturo 171,1 °C[3]
Acideco (pKa) 15,63
Solvebleco Akvo:0,00819 g/L [4]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[5]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

FlavonoC15H10O2 estas natura flavonoido kun bonegaj farmakologiaj proprecoj, trovata en fruktoj kaj vegetaloj, kiuj donas al la plantoj ĝiajn kolorojn, gustojn, odorojn krom antimikrobiajn, insekticidajn kaj antioksidigajn proprecojn. Multaj el tiuj potence protektaj plantokomponaĵoj estas gravaj en la preventado de malsanoj.

Fitokemiaĵoj, ankaŭ konataj kiel fitonutraĵoj, estas plantobazaj kombinaĵoj kun vasta gamo da fiziologiaj funkcioj por la mamuloj. Fitonutraĵoj, tiaj kiaj la flavonoj, ne estas esencaj por la kreskado kaj disvolvado de homoj, tamen ili povas konservi kaj plibonigi la sanon dum la tuta vivo, inklude de preventado kontraŭ kronikaj malsanoj. Ordinare la fitonutraĵoj estas ĉieaj en la tuta planta reglando kaj tiele ili ĉeestas en nia ĉiutaga dieto.

Ordinare flavonoj estas ne solvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj tiaj kiaj kloroformo, benzeno, metanolo, etanolo, duetila etero kaj acetono. La elstara disvolvo de la flavonaj derivaĵoj sur diversaj malsanoj en tre eta tempoperiodo elmontras ĝian profundan intereson por la esploroj de la medicina kemio. Flavonoj estas la plej popularaj kolorigiloj uzataj kiel tekstilaj tinkturoj pro ĝia ofte alta lumrezisto.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la akacetino per forigo de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

akacetinoflavono

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la apigenino per forigo de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

apigeninoflavono

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la miriketino per forigo de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo:

miriketinoflavono

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la fisetino per forigo de du hidroksilaj grupoj en la 3-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de du hidroksilaj grupoj en la 3-a kaj 4-a pozicioj de la fenila grupo:

fisetinoflavono

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la kempferolo per forigo de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:

kempferoloflavono

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la krizino per forigo de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo:

krizinoflavono

Sintezo 7[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde la kverketino per forigo de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj forigo de du hidroksilaj grupoj en la 4-a kaj 5-a pozicio de la fenila grupo:

kverketinoflavono

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al akacetino per aldono de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de metoksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

flavonoakacetino

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al apigenino per aldono de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 4-a pozicio de la fenila grupo:

flavonoapigenino

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al miriketino per aldono de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 4-a kaj 5-a pozicioj de la fenila grupo:

flavonomiriketino

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al fisetino per aldono de du hidroksilaj grupoj en la 3-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de du hidroksilaj grupoj en la 3-a kaj 4-a pozicioj de la fenila grupo:

flavonofisetino

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al kempferolo per aldono de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de hidroksila grupo en la 3-a pozicio de la fenila grupo:

flavonokempferolo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al krizino per aldono de du hidroksilaj grupoj en la 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo:

flavonokrizino

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

  • Konvertado al kverketino per aldono de tri hidroksilaj grupoj en la 3-a, 5-a kaj 7-a pozicioj de la kromenonila grupo kaj aldono de du hidroksilaj grupoj en la 4-a kaj 5-a pozicio de la fenila grupo:

flavonokverketino

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]