Flavpuga kaciko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavpuga caciko
Flavpuga caciko, masklo
Flavpuga caciko, masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Cacicus
Specio: 'C. cela'
Cacicus cela
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda teritorio (verda)
Tutmonda teritorio (verda)
Tutmonda teritorio (verda)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavpuga caciko, Cacicus cela, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de kacikoj, kiuj estas nigraj birdoj kun flavaj aŭ ruĝaj markoj kaj bluaj okuloj. Ili reproduktiĝas en multe de norda Sudameriko el Panamo kaj Trinidado suden al Peruo, Bolivio kaj centra Brazilo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La flava pugo

La masklo estas averaĝe 28 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 104 g, kaj ino 23 cm longa kaj peza ĉirkaŭ 60 g. La Flavpuga caciko estas svelta birdo, kun longa vosto, bluaj okuloj, kaj palflava pintakra beko. Ĝi havas ĉefe nigran plumaron, krom brilflavajn tre etendan pugon (kio nomigas la specion), vostobazon, suban ventron kaj ŝultromakulojn kiuj kuniĝas al la pugo. La ino estas pli senkolore nigra ol la masklo, kaj junulo similas al ino, sed havas malhelajn okulojn kaj brunan bekobazon.

La kanto de la masklo de Flavpuga caciko estas brila miksaĵo de flutecaj notoj kun klukadoj, fajfoj kaj foje imitado. Estas ankaŭ multaj variaj alvokoj, kaj tiele aktiva kolonio povas esti aŭdata de malproksime.[1]

Ĝi havas tri subspeciojn:

La du lastaj povus esti separata specio, nome Safranpuga kaciko.[3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ĉenesto en Peruo
Nesto de Flavpuga caciko

La Flavpuga caciko estas birdo asocia kun malfermaj arbaroj aŭ kultivejoj kun grandaj arboj. Tiu gregema birdo manĝas grandajn insektojn kaj fruktojn.

Ĝi estas kolonia reproduktanto, kun ĝis 100 sakformaj nestoj en unu arbo, kiu kutime enhavas ankaŭ aktivan vesponeston. La inoj konstruas la nestojn, kovas kaj zorgas la idojn. Ĉiu nesto estas 30–45 cm longa kaj larĝas ĉe bazo, kaj pendas el fino de branĉo. Inoj konkurencas por la plej bona nestoloko ĉe la protekto de la vesponesto. Kutima ovaro estas de du malhelpunktecaj helbluecaj aŭ blankecaj ovoj. Inoj ekkovas post la demeto de la dua ovo; eloviĝo okazas post 13 aŭ 14 tagoj. Elnestiĝo okazas post 34 aŭ 40 tagoj, kutime nur de unu ido en ĉiu nesto.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Flavpuga caciko profitis el la pli malferma habitato kreita de arbarklarigado kaj farmado. Ĝi estas konsiderata ne minacata fare de la IUCN[4].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaramillo & Burke (1999)
  2. Cuervo et al. (2006)
  3. Jaramillo & Burke (1999)
  4. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]