Flavventra verda kolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Treron waalia (Meyer, 1793) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Flavventra verda kolombo kaj ankaŭ Flavventra fruktokolombo kaj verda kolombo de Bruce (Treron waalia) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kaj genro Treron de verdaj kolomboj, kiu estas disvastigata tra Azio kaj Afriko.
Ĝi troviĝas en Subsahara Afriko, nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Somalio, Sudano, Togo, Ugando, kaj en apudaj landoj de Okcidenta Azio, nome en Omano, Saŭdarabio kaj Jemeno.
Ĝi troviĝas en farmoj kaj ĉe riveroj.[1] Ĝi estas fruktomanĝa birdospecio kiu estas specialisto manĝante la fruktojn de unusola specio de figarbo, nome Ficus platyphylla.[2] Malkiel plimulto de birdoj, ili ne havas uropigan glandon.[3]
Malgraŭ sia nomo, la verda kolombo de Bruce estas plejparte griza kun helflava ventro kaj olivecverdaj supraj flugiloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2021-12-04) “Bird Species Abundance and Diversity in Montane Forest Research Station, Jos, Plateau State”, Nigerian Journal of Pure and Applied Sciences, p. 4014–4027. doi:10.48198/njpas/21.a07.
- ↑ (2007) “Food plant diversity as broad-scale determinant of avian frugivore richness”, Proc. Biol. Sci. 274 (1611), p. 799–808. doi:10.1098/rspb.2006.0311.
- ↑ (2019-07-29) “The uropygial gland of the Eared Dove and its evolutionary history within the Columbiformes (Aves)”, Journal of Ornithology 160 (4), p. 1171–1181. doi:10.1007/s10336-019-01691-6. 199372640.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


