Flavvizaĝa minao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa minao
Flavvizaĝa minao
Flavvizaĝa minao

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Mino
Specio: 'M. dumontii'
Mino dumontii
(Lesson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavvizaĝa minao (Mino dumontii) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj en la genro de Minaoj kiuj estas la plej grandaj el la familio. Kiel la aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu ĉi estas indiĝena endemio de Novgvineo okcidente kaj en apudaj malgrandaj insuloj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Ĝi iam inkludis la samgenran nunan specion Longvosta minao, Mino kreffti, kiel subspecio, ĉar populacioj de tiu specio el sudokcidentaj Bismarkoj ŝajnas morfologie pli proksimaj al tiu ĉi specio ol al aliaj populacioj de M. kreffti, sugeste ke statuso de separataj specioj postulas plian studadon.

Tiuj birdoj estas sociemaj kaj ĉiomanĝanta. Ties dieto ofte konsistas el insektoj, araneoj, lacertoj, ranoj, ovoj, birdidoj kaj fruktoj.

Plenkreskuloj havas nigrecan plumaron kun tre rimarkinda metala brilo ĉu verdeca ĉu blueca. La beko estas fortika kaj flavoranĝeca. La plej rimarkinda eco de la specio estas flava vizaĝa zono kiu kovras la okul- kaj la orelareon; en ĝi ege kontrastas la malhelaj okuloj. Aliaj flavecaj markoj estas mustaĉa strio kiu subeniras el la mentono kaj la flavecaj subpugo kaj kruroj. Krome la vosto estas tre blanka, sed kun nigreca vostofino; kiel tiu de la samgenra Orminao, ankaŭ la vosto de tiu specio estas nelonga kaj rondofina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]