Flavvizaĝa papageto
Maskla plenkreskulo
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Forpus xanthops | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Flavvizaĝa papageto (Forpus xanthops) konata ankaŭ kiel Flavvanga papageto, estas specio de papageto en la familio Psittacidae.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Flavvizaĝaj papagetoj estas ĉirkaŭ 14.5 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 35 gramojn.[1] Iliaj korpoj estas plejparte malhelverdaj aŭ olivecverdaj kun grizaj makuloj sur la nuko kaj mantelo kaj flavverdaj subaj partoj, kaj fruntoj, krono, vangoj kaj gorĝo estas helflavaj. Grizverda strio etendiĝas malantaŭen de ĉiu okulo. Okuloj estas malhelbrunaj kaj piedoj kaj malsupraj mandibloj estas helpersikkoloraj. La supra mandiblo estas helpersikkolora kun griza aŭ pli malhelbruna bazo. Flavvizaĝaj papagetoj estas sekse dimorfaj: maskloj havas helbluajn malsuprajn dorsojn, voston, duarangajn kaj subflugilajn kovrilojn, kaj internajn primarajn plumojn. La bluaj plumoj de inoj estas pli helaj sur iliaj dorsoj kaj pugoj, kun blunuance verdaj kovriloj, duarangaj kaj primaraj kovriloj.[1][2]
Junuloj de la specio aspektas similaj al plenkreskuloj, sed estas pli senkoloraj kaj havas malpli da flavaj plumoj kaj tute persikkoloran bekon.
Kiel ĉiuj papagoj, flavvizaĝaj papagetoj montras zigodaktilecon, kio signifas, ke du piedfingroj frontas antaŭen kaj du piedfingroj malantaŭen.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Flavvizaĝaj papagetoj troviĝas en nordokcidenta Peruo en la supra valo de la Rivero Marañón, de orienta La Libertad norde ĝis sudorienta Kaŝamarko kaj suda Amazonio.[1]
Flavvizaĝaj papagetoj preferas aridajn, malalt-densajn arbarojn en supraj tropikaj kaj subtropikaj areoj inkluzive de arbustejoj, ĉeriveraj zonoj, malfermaj arbaroj de Ochroma, kaktaj montaj dezertoj, kaj malferma kamparo kun disa vegetaĵaro. Ili troviĝas je altitudoj de 800–1 000 metroj, kaj malofte ĝis 2 400 metroj super marnivelo.[1]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]
Sociemo
[redakti | redakti fonton]Flavvizaĝaj papagetoj estas tre sociemaj; ili ripozas komunume en grupoj de ĝis 70 paroj.
Alvokoj estas silentemaj ĉirpadoj.[1]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Flavvizaĝaj papagetoj tipe reproduktiĝas inter marto kaj aprilo; inoj demetas 3-6 malgrandajn blankajn ovojn.[1] Flavvizaĝaj papagetoj fakte ne konstruas nestojn sed maĉas kaj rearanĝas lignopecojn en malprofundajn kavaĵojn sur la tero.[3]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Flavvizaĝaj papagetoj ĉefe manĝas kaktojn kaj arbofruktojn, semojn, florojn, kaj herbojn kaj tritiksemojn.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Yellow-faced Parrotlet (Forpus xanthops) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2019-03-18 .
- ↑ Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- ↑ BirdLife International (2016). "Forpus xanthops". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22685952A93093666. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685952A93093666.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- Yellow-faced Parrotlet. BirdLife International. Alirita en 2008-08-02.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parrot Information & Resources
- World Parrot Trust Arkivigite je 2014-02-23 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia - Species Profile
- Photo-High ResArkivigite je 2007-10-26 per la retarkivo Wayback Machine; ArticleArkivigite je 2007-10-25 per la retarkivo Wayback Machine tropicalbirding–"Northern and Central Peru"
| ||||||||||||||||||



