Saltu al enhavo

Flavvizaĝa papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvizaĝa papago
Plenkreskulo
Plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Alipiopsitta
Renato Caparroz kaj José Fernando Pacheco, 2006
Specio: Flavvizaĝa papago, A. xanthops
(Spix, 1824)
Alipiopsitta xanthops
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj

Amazona xanthops
Salvatoria xanthops

Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Flavvizaĝa papago (Alipiopsitta xanthops), konata iam kiel Flavvizaĝa amazono, estas specio de papago kaj ununura en la genro Graydidascalus en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estis klasita en la genron Amazona dum multaj jaroj. Ĝi estas birdo ĉefe kun verda kaj flava plumaro kaj flava kapo. Ĝi estas duonnomada specio trovebla en la regiono Cerado de Brazilo kaj en tute apuda Bolivio.[1] Ĉar la flavvizaĝa papago malaperis el partoj de sia antaŭa teritorio pro vivejodetruo kaj ĝenerale troviĝas en malaltaj densecoj, ĝi estis konsiderata vundebla fare de la IUCN, sed ĝi restas surloke sufiĉe ofta, troviĝas en pluraj protektitaj areoj kaj povas pluvivi en fragmentaj vivejoj, kio kondukas al ĝia malsuprenlistigo al preskaŭ minacata.[1]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La germana naturalisto Johann Baptist von Spix unue priskribis la specion en 1824 kiel Psittacus xanthops. Ĝia specionomo devenas de la antikva greka xanthos "flava", kaj ops "vizaĝo".[2] Dum multaj jaroj, ĝi estis lokita ene de la genro Amazona, kvankam Alípio de Miranda Ribeiro proponis la novan genron Salvatoria en 1920 pro diferencoj en la beko kaj plumaro. Studo de 1995 montris ĝian genetikan distingecon,[3] sekvata de pliaj datumoj, kiuj montris, ke ĝi estas multe pli proksime parenca al la mallongvosta papago (Graydidascalus brachyurus) kaj al la membroj de la genro Pionus.[4] Post ĉi tiu malkovro, ĝi estis nelonge lokita en la genron Salvatoria denove, ĝis oni trovis, ke ĉi tiu nomo estas okupita de grupo de poliketaj vermoj el la superfamilio Nereidoidea, tiel kondukante al la translokigo de la flavvizaĝa papago al la nova genro Alipiopsitta.[5]

Estante ĉirkaŭ 27 cm longe, la flavvizaĝa papago havas fortikan korpon kaj mallongan voston.[6] Ĝi estas ĉefe verda kaj flava birdo, kiu ĉe plenkreskuloj havas flavajn kronon, lorumojn (bridojn), vangojn kaj orelareojn. La cetero de la kapo, supraj partoj kaj brusto estas verdaj kun iom da flavecverda skvameco. La flankoj de la ventro ofte estas makule oranĝackoloraj kaj flavaj, kaj la ventro ofte estas flava. Tamen, ekzistas signifaj varioj en la kvanto de flavo en la malsupraj partoj, kaj kelkaj montras preskaŭ neniun.[7] La flugiloj estas ĉefe verdaj, foje kun kelkaj flavaj makuloj.[7] Estas blua rando sur la primaraj kovriloj. La centraj plumoj de la mallonga vosto estas verdaj, dum la flankaj estas pli flavverdaj kaj havas oranĝruĝajn bazojn. La beko estas flavec-korna kun malhela kresto, la vaksaĵo estas rozkolora, kaj la irisoj estas flavaj.[7] La kruroj estas helgrizaj. Ne estas seksa dimorfismo; la masklo kaj la ino estas similaj laŭ plumaro kaj grandeco.[8] Nematuruloj havas malpli da flavo sur la kapo.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La plimulto de ĝia teritorio troviĝas en centra kaj orienta Brazilo, kie ĝi troviĝas de Maranjo kaj Piaŭio ĝis San-Paŭlio kaj Suda Mato-Groso.[1] Ĝi loĝas en la Cerado sur la altebenaĵo de Brazilo,[8] same kiel en la pli seka veprejo de Caatinga. Ekzistas du registroj el Beniio en nordorienta Bolivio.[1] Malgraŭ esti foje listigita por Paragvajo, mankas pruvoj subtenantaj ĝian ĉeeston en ĉi tiu lando.[1] Ene de sia teritorio ĝi ŝajnas esti duonnomada. Granda parto de ĝia vivejo estas konvertita al agrikultura tero kaj la populacioj malkreskas.[1]

La flavvizaĝa papago manĝas la fruktojn kaj semojn de arboj kiel Anacardium-specioj, Salacia crassifolia kaj Astronium fraxinifolium. Ankaŭ oni registris grupojn prirabantajn rikoltojn de mango kaj nematuraj gujavo-arboj.[1] Termitoj estas alia dieto.[9]

Ĝis antaŭ nelonge, relative malmulte oni sciis pri ĝiaj kutimoj. Ĝi estis studita en la Nacia Parko Emas en Brazilo. Ĝia reprodukta sezono tie estas de majo ĝis oktobro. Nestoj estas kavaĵoj en termitejaj montetoj. La ovoj estas kovataj dum 19–22 tagoj, kaj la idoj bezonas ĝis 45 tagojn por forlasi la neston.[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 4 5 6 7 BirdLife International (2016). "Alipiopsitta xanthops". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22686311A93106694. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686311A93106694.en. Alirita la 11an de Novembro 2021.
  2. ↑ Liddell, Henry George. (1980) A Greek-English Lexicon. United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  3. ↑ Duarte JMB kaj Caparroz R (1995) Cytotaxonomic analysis of Brazilian species of the genus Amazona (Psittacidae, Aves) and confirmation of the genus Alipiopsitta (Caparroz and Pacheco). Braz J Genet 18:623-628.
  4. ↑ Russello, M.A. & Amato, G (2004) "A molecular phylogeny of Amazona: implications for Neotropical parrot biogeography, taxonomy, and conservation." Mol. Phylogenet. Evol. 30: 421-437.
  5. ↑ Caparroz, R., & Pacheco, J.F. (2006). A homonymy in Psittacidae: new name for Salvatoria Miranda-Ribeiro. Rev. Brasileira de Ornitologia 14: 174–175.
  6. 1 2 BirdLife International (2010) Species factsheet: Alipiopsitta xanthops. Alirita la 6an de Decembro 2010.
  7. 1 2 3 van Perlo, B. (2009). A Field Guide to the Birds of Brazil. Oxford University Press. (ISBN 978-0-19-530154-0)
  8. 1 2 [1973] (1978) Parrots of the World, 2‑a eldono, Melbourne Australia: Landsdowne Editions, p. 553–54. ISBN 0-7018-0690-7.
  9. 1 2 Bianchi, Carlos A. (2009). “Notes on the Ecology of the Yellow-faced Parrot (Alipiopsitta xanthops) in central Brazil”, Ornitologia Neotropical 20 (4), p. 479–89.
  • Hoppe, D., 2007: Ribeiropapagei – ein neuer Name für die Gelbbauchamazone. Gefiederte Welt, Vol. 131, pp. 173–176 + 210–213.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]