Saltu al enhavo

Fleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun fleksebleco.

En lingva morfologio, fleksio estas procezo de vortfarado, en kiu vorto estas modifita por esprimi malsamajn gramatikajn kategoriojn kiel ekzemple tempo, kazo, voĉo, aspekto, persono, nombro, sekso, humoro, vigleco kaj difiniteco. La fleksio de verboj estas nomita konjugacio, dum la fleksio de substantivoj, adjektivoj, adverboj, ktp povas esti nomita deklinacio. Fleksado esprimas gramatikajn kategoriojn kun afiksado (kiel prefikso, sufikso, infikso, cirkumfikso), apofonio (modifo de vokalo ene de iu vorto).

Fleksii signifas ŝanĝi vortoformojn laŭ la gramatikaj kategorioj de koncerna lingvo: konjugacii verbojn, deklinacii substantivojn ktp.

  • Fleksiebla vorto, vortospeco estas, kiu povas varii laŭ deklinacio aŭ konjugacio. (Kunfandema (lingvo) aŭ kunfanda (vorto)).
  • fleksiaĵo estas vortformo aperanta en fleksiado.
  • fleksiebla
  • fleksiilo estas la lingva rimedo por krei fleksiajn vortoformojn: finaĵoj estas la plej kutima ekstera fleksiilo, sed la lingvoj germana kaj angla uzas ankaŭ umlaŭton (kiu estas speco de interna fleksiilo), kp „goose“ kaj „geese“.

Klasado de lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Lingvojn oni klasas interalie laŭ ilia maniero kombini morfemojn:

  • En fleksiaj lingvoj kombinataj morfemoj influas kaj modifas sin reciproke, eĉ povas okazi, ke ne eblas identigi la morfemojn en la kombinaĵo
  • En aglutinaj lingvoj la morfemoj estas senŝanĝaj kaj klare identigeblaj en kombinoj
  • En analizaj kaj izolaj lingvoj la morfemoj estas senmodife kombinataj al frazoj; iliajn interrilatojn difinas precipe la vort-ordo.

La fleksiajn kaj la aglutinajn lingvojn oni foje kunigas sub la nocio sintezaj lingvoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]