Fletcher Christian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fletcher Christian
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1764 (1764-09-25)
en Brigham
Morto 20-an de septembro 1793 (1793-09-20) (28-jaraĝa)
en Adamstaŭno
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Charles Christian
Patrino Ann Dixon
Edz(in)o Maimiti
Infanoj Thursday October Christian • Charles Christian • Mary Ann Christian
Okupo
Okupo mararmea oficiro • mutineer
vdr
Poŝtmarko el 1940 kun Fletcher Christian (dekstre)
Clark Gable kiel Fletcher Christian en filmo el 1935

Fletcher CHRISTIAN [Fleĉer Kristjen] (naskiĝis la 25-an de septembro 1764, mortis la 20-an de septembro 1793 en Adamstaŭno).

Li naskiĝis en la farmloko Moorland Close, Eaglesfield, apud Cockermouth en Kumbrio Anglio, en prospera familio origina de la insulo Mankso. Li estis baptita en la kirko de Brigham. Lia patro mortis, kiam Fletcher estis 18-jara, post tio li fariĝis maristo por subteni sian familion.

Fletcher estis mastra maato sur la ŝipo Bounty dum la vojaĝo al Tahitio por akiri panfruktajn plantojn. Li transprenis la komandon de la Bounty de William Bligh en 1789 post ribelo sur la ŝipo.

Post la ribelo Christian, kun ok aliaj ribelintoj kaj ses viroj kaj dekunu virinoj el Tahitio, foriris orienten kaj finfine setlis sur la insulo Pitcairn. Tie lia edzino estis MaimitiMauatua kaj precize Mauatua 'Isabella' Christian. Pro reciprokaj kvereloj multaj viroj perdis la vivon, inter kiuj Flecher Christian, sed posteuloj de li ankoraŭ vivas tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]