Flinto (Miĉigano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Ameriko > Usono > Miŝigano > Flint


Flint estas grandurbo en Usono, en subŝtato Miĉigano, en Kantono Genesee. Ĝi estas ĉefurbo de la kantono. Flint estas plej konata kiel la naskiĝloko de General Motors (1908).

Loko de Flint en la kantono kaj subŝtato

Bazaj informoj

Banko en Flint

Geografio

Flint situas sur montetaro laŭ rivero same nomata Flint en norda parto de Usono, en sudorienta parto de Miĉigano kaj en meza parto de la kantono.

Historio

La plej frue indianoj vivis en tiu tereno. La nuna Flint fondiĝis en 1818, ekde tiam komercisto pri feloj profitis tie komercejon. La baldaŭa vilaĝo urbiĝis en 1855. Fine de la 19-a jarcento Flint iĝis centro de la lignoindustrio. Komence oni faris kaleŝojn, kiuj kolapsis pro apero de aŭtoj, tial oni ekproduktis ekzemple Chevrolet, ekde 1908 Buick. Ekde 1936 granda sidostrikoj okazis, la sindikatoj fortiĝis. Dum la 2-a mondmilito la grandurbo estis grava kontribuanto de tankoj kaj aliaj militaj maŝinoj. La loka aŭtomobil-industrio kolapsis en la 1970-aj jaroj. La postan situon filmis Michael Moore.

Duetaĝa konstruaĵo en Flint
Riverborda panoramo en Flint
Altaj domoj en Flint

Klimato

En Flint la temperaturo averaĝe varias inter 3-14 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 28, rekorde 42 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -9 °C, rekorde -32 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 1210 mm.

Trafiko

Flint havas internacian flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Amtrak disponigas interurban pasaĝeran relservon eĉ al Kanado.

Esperanta vivo

En la urbo Saul J. Jaffe propagandis Esperanton.

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans