Flora Finch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flora Finch

Flora FINCH (n. la 17-an de junio 1867 en Londono - m. la 4-an de januaro 1940 en Los-Anĝeleso) estis angladevena aktorino, kiu ludis pli ol 300 mutaj filmoj, inkluzive de pli ol 200 por la kina firmao Vitagraph Studios.

Ŝi komencis labori en 1910 por Vitagraph, kaj kunlaboris kun John Bunny por la unuaj el 160 tre popularaj filmetoj faritaj inter 1910 kaj 1915, konitaj kiel "Bunnygraphs", "Bunnyfinches", aŭ "Bunnyfinchgraphs"

Post la morto de Bunny en 1915, ŝi daŭre aperis en komediaj filmetoj, sed spertis malpli grandan sukceson. Ŝi fondis sian propran produktorfirmaon, "Flora Finch Productions", sed neniam sukcesis regajni sian antaŭan popularecon.

Plejmultaj el ŝiaj filmoj estas nun perditaj. Flora Finch mortis pro reŭmatisma febro.

Eksteraj ligiloj