Flora Purim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flora Purim (2007)
Flora Purim (1981)

Flora Purim (* 6-an de marto 1942 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estas brazila ĵaz-kantistino.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Purim devenas el muzikema familio, ŝia patrino estis brazila pianistino, kiu peris al ŝi la ŝaton de ĵazmuziko, kaj ŝia juda patro naskita en Rumanujo estis violonisto kaj atentis pri ŝia edukado pri klasika muziko. Ŝi eklernis klasikan pianludon kaj en la aĝo la ludon de akustika gitaro. Talentita per (post edukado) voĉo ampleksa ses oktojn ŝi tamen ankaŭ prezentis kiel kantisto. En Rio-de-Ĵanejro ŝi estis membro en la Quartetto Novo krom Airto Moreira kaj Hermeto Pascoal kaj eĉ tenis propran televid-programon. Ŝi estas edzino de Moreira, je kiu ŝi lernis perkutadon, kaj iris kun li en 1967 en Usonon al Novjorko. Ŝi muzikis kun Stan Getz (1969) kaj vojaĝis poste kun la orkestro de Gil Evans, en kiu ŝi eksperimentis per frapinstrumentaj sonoj. Ŝi ankaŭ muzikis kun Cannonball Adderley (The happy people 1970, Lovers 1975). En la 1970-aj jaroj ŝi kunlaboris kun Moreira en la bando Return to Forever de Chick Corea, per kio ŝi tutmonde famiĝis. En 1973 ili forlasis Corean, kiu laŭ ilia opinio tro forte direktiĝis al elektronika muziko. Krome Corea uzigis ŝian voĉon plejparte instrumentece laŭ maniero fiksita per precizaj ekzercoj. En la sama jaro aperis ŝia unua solo-albumo Butterfly dreams, sur kiu krom ŝia edzo ankaŭ kunmuzikis Stanley Clarke kaj Joe Henderson. En 1974 ŝi fondis kune kun sia edzo Airto Moreira propran ensemblon, en kiu inter aliaj muzikis Kei Akagi.

En 1974/1975 ŝi estis dum 18 monatoj malliberigita pro akuzo de drogokonsumo. En 1971 oni trovis kokainon dum polica traserĉado de la loĝejo de brazila amiko, kie ŝi loĝis. Tri jarojn poste okazis la akuzo kaj kondamno (ŝi preskaŭ ne povis pretigi la albumon Stories to tell). Kiel eksterlandano kun turistovizo, loĝanta ĉe amikoj, ŝi estis la perfekta viktimigoto. Tamen dum intervjuo ŝi konfesis, ke ŝi de 1969 ĝis 1974 estis drogodependa, tamen ne de „fortaj drogoj“ (Jazz Podium 2005). Post la kondamno ŝi substaris ŝtatan kontrolon, tiel ke ŝi nur ekde 1985 rajtis senĝene en- kaj elvojaĝi Usonon. La malliberecon sur Insulo Terminal en Kalifornio ŝi utiligis verkante muzikon. La 9-an de marto 1975 ŝi prezentis tie koncerton kun Cannonball Adderley, kiun dissendis pluraj radiostacioj. Dum ŝia mallibereco ŝia edzo prizorgis la du gefilojn.

Post ŝia reliberiĝo ŝi publikigis en 1976 la albumon Open your eyes you can fly kun Moreira, Pascoal, Egberto Gismonti, Ron Carter kaj George Duke. En la 1980-aj jaroj ŝi ekskursis en diversajn muzikstilojn. Du albumoj, sur kiuj ŝi kunmuzikas, ricevis Gremiojn: Live at the Royal Festival Hall de Dizzy Gillespie and the United Nation Orchestra kaj Planet Drum de Mickey Hart. En la 1990-aj jaroj ŝi ludis en la latinidĵaza bando Fourth World kun Moreira, José Neto kaj Gary Meek. Krom tio ŝi multfoje kunlaboris kun muzikistoj de la novmiksa muziko.

Per ŝia kunlaboro kaj amikeco kun Dizzy Gillespie ŝi eksciis pri la bahaa kredo, kiun ŝi poste akceptis.

Ŝi havas multajn rilatojn en la ĵazmondeto (inter alie ŝi rakontis en intervjuo, ke Horace Silver komponis en ŝia loĝejo en Rio-de-Ĵanejro sian Song for my Father) kaj estas aparte adorata en sia hejmlando Brazilo.

Cetere[redakti | redakti fonton]

Ŝia filino Diana Moreira-Booker ankaŭ estas ĵazmuzikisto. Al ŝi Purim omaĝis la titolon Diana sur la disko Native Dancer de Wayne Shorter. Jam kiel suĉinfano ŝi ĉeestis la registradkunsidojn de sia patrino.

En 2002 ŝi ricevis la brazilan distingilon Ordem de Rio Branco.

Ŝi kantas en la filmmuziko pri Exorcist II de John Boorman el la jaro 1977 kaj en Apocalypse Now el 1979 de Coppola.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Flora Purim Flora é m.p.m., 1964
  • Gil Evans Where Flamingos fly 1971
  • Chick Corea: Return to forever. 1972, ECM.
  • Chick Corea - Return to forever: Light as a feather, 1973, Polydor
  • Santana: Welcome - Yours is the light, CBS 1973
  • Flora Purim Live in Montreux
  • Flora Purim Butterfly dreams, Milestone 1973
  • Flora Purim 500 Miles High
  • Flora Purim Stories to tell, Milestone 1974
  • Flora Purim Fingers, kune kun Airto Moreira
  • Flora Purim Open your eyes you can fly Milestone 1976
  • Flora Purim Thats what she said, Milestone 1978
  • Flora Purim Everyday Everynight, Warner Bros 1978
  • Flora Purim Encounter, Milestone 1977
  • Flora Purim Love reborn, Milestone 1980 (kompilaĵo)
  • Flora Purim & Airto: Humble People, Bellaphon 1985
  • dies. The magicians, Concord
  • dies. The Colours of Life, In & Out Records 1988
  • Flora Purim The Midnight Sun, Virgin 1988
  • Flora Purim Speed of Light, B.u.W. Music 1995 (de sia tutmonda koncertvojaĝo)
  • Flora Purim Flora sings Milton Nascimento, Narada 2000
  • Flora Purim Perpetual emotion Narada 2001

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Flora Purim, Edward Bunker Freedom song- the story of Flora Purim, Berkeley Books 1982
  • Airto Moreira, Dan Thress Rhythms and colors, Manhattan Music Publications
  • Joachim-Ernst Berendt Ein Fenster aus Jazz, Fischer Verlag 1980, p. 89 s-aj
  • Jazz Podium 2005, n-ro 3
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]