Florbazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Florbazo ( aŭ receptaklo [1], ankaŭ toruso ) estas la pinto de la flortigo, pli malpli vastiĝa, kaj platiĝa. Sur la florbazo, estas floreroj, tio estas ĉe plena floro, el ekstero al centro: la sepalaro (sepaloj), la petalaro (petaloj), la stamenaro (stamenoj) kaj la karpelaro (karpeloj).

Kelkfoje oni parolas pri florbazo por la bazo de floraro, ĉefe por la kapituloj, kie la floraro similas simplan floron. Tiu florarbazo povas esti manĝebla: tio okazas ekzemple ĉe la artiŝoko. Krome, ĝi povas dikiĝi post la fekundiĝo, tiel ekzemple ĉe la frago.

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro (2002), p. 956