Florian Geyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Florian Geier)
Florian Geyer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1490 (1490-01-01)
en Giebelstadt
Morto 1-an de januaro 1525 (1525-01-01) (35-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo diplomato • imperia kavaliro • militisto
vdr

Florian GEYER (aŭ Geier), konata ankaŭ kiel Florian Geyer von Giebelstadt, naskiĝis ĉirkaŭ 1490 en Gibelstadt (Ochsenfurt) kaj mortiĝis la 10an de junio 1525 en la arbaro de Gramschatz, proksime de Würzburg. Ĝi estis nobelo de Frankonio, kaj apartenis al la kavalerio kaj okupis diplomatiajn postenojn. Lia famo estas rilata al lia partopreno favore de la insurekcioj dum la Germana Kamparana Milito en la Sankta Romia Imperio en la 1524/1525 jaroj.

Je la komenco de la milito en 1525, Florian Geyer agadis kiel konsilisto kaj negocadestro reprezentante la kamparanajn bandojn de la valo de Tauber. Krom partopreni en la organizado kaj en la preparado de strategio, Florian Geyer, el siaj propraj havaĵoj, apogis milite la kamparanojn havigante al la truparo kelkajn centojn de homoj, centran kernon de profesiuloj, kiuj pro la nigra uniformo uzita, estis konata kiel "La Nigra Bando" (Die Schwarze Haufen). Li okupis kelkajn urbetojn, inter kiuj Rothenburg ob der Tauber. Geyer transformiĝis en heroo en la folkloro de Frankonio kaj de tuta Germanio, aparte post sia perfida murdo en arbaro.

Tre populara iĝis la grupokanto Wir sind des Geyers schwarzer Haufen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Barge: Florian Geyer. Eine biographische Studie. Gerstenberg Verlag, Hildesheim 1972, (ISBN 3-8067-0124-5)
  • Christa Dericum: Des Geyers schwarze Haufen. Florian Geyer und der deutsche Bauernkrieg. Bertelsmann, München 1980, (ISBN 3-570-07254-1)
  • Friedrich Engels: Der deutsche Bauernkrieg. Unrast-Verlag, Münster 2004, (ISBN 3-89771-907-X)
  • Günther Franz: Der deutsche Bauernkrieg. Wissenschaftliche Buchgemeinschaft, Darmstadt 1987, (ISBN 3-534-03424-4)
  • Dagobert von Mikusch: Florian Geyer und der Kampf um das Reich. Schlegel, Berlin 1941.
  • Gerhart Hauptmann: Florian Geyer. Die Tragödie des Bauernkrieges. Reclam, Stuttgart 2002, (ISBN 3-15-007841-5)
  • Jeremiah Pearson: Brethren. Book One of the Villeins Trilogy, Incunabula Press 2013, (ISBN 978-0989546706).