Florida pumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Florida pumo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnomanĝuloj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Pumo Puma
Specio: Puma concolor
Subspecio: P. c. coryiP. c. couguar
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Florida pumo estas endanĝerita subspecio de pumo. Ĝi loĝas en la arbaroj kaj marĉoj de suda Florido. Ĝia nuna taksonomia statuso (Puma concolor coryiPuma concolor couguar) estas disputata. Oni iam nomis ĉi tiun subspecion de pumo en la angla cougar, mountain lion, puma kaj catamount (ĉiuj estas nomoj de pumo), sed en la sudorienta Usono, precipe en Florido, ĝi nomiĝis ekskluzive panther (la angla por pantero aŭ leopardo) aŭ Florida panther por distingi de aliaj subspecioj de pumo en aliaj regionoj de Usono. Floridaj pumoj ordinare troviĝis en pinarbaroj, durlignaj hamokoj kaj miksitaj marĉarbaroj.

Viroj povas pesi ĝis 73 kg-ojn (160 funtojn) kaj vivas en vivteritorio kiu inkluzivas la Big Cypress National Preserve, Everglades National Park kaj la Florida Panther National Wildlife Refuge. Ĉi tiu populacio, la sola certa puma taksono en la orienta Usono, nune enspacas 5% de ĝia historia vivteritorio. Estis taksitaj 20 floridaj pumoj en natura medio dum la 1970-aj jaroj kaj iliaj nombroj kreskis al taksitaj 100 ĝis 160 en 2011. Oni raportis en 2013 ke estis 160 floridaj pumoj en natura medio.

La florida pumo elektiĝis en 1982 por la florida ŝtata besto.