Florido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florido
State of Florida
Ŝtata flago de Florido Ŝtata blazono de Florido
(Flago de Florido) (Blazono de Florido)
Ŝtata kromnomo: The Sunshine State (la sunbrila ŝtato)
Mapo de Usono kun Florido montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Tallahassee
Plej granda urbo Jacksonville
Ŝtatestro Ron DeSantis
Areo 170.304 km² (22)
 - Tero 140.000 km²
 - Akvo 30.000 km² (17,9 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 21 538 187 (4-a)
 - Denso 296.4 /km² (8-a)
Aliĝo
 - Dato 3-a de marto 1845
 - Ordo 27
Horzono EST: UTC-5/-4
Latitudo 24° 27' N al 31° N
Longitudo 80° 02'U al 87° 38' U
Larĝeco 582 km
Longeco 721 km
Alteco
 - Plej alta 105 m
 - Meza alteco 30 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS FL
 - ISO 3166-2 US-FL
Retejo myflorida.com
vdr
Rigardo al Florido elde Tera orbito

Florido (angle Florida [FLOR-i-da]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 27-a ŝtato de Usono je la 3-a de marto 1845.

Kennedy Kosmocentro, de kie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo. Inter la vidindaĵoj estas plaĝoj apud la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj. Florido estas konata pro la produktado de citrusaj fruktoj. Bestoj ofte vidataj en Florido estas aligatoroj, manatoj, delfenoj, pelikanoj, flamengoj kaj aliaj.

La Florida Patotenilo aŭ en angla Florida Panhandle, Northwest Florida (Nordokcidenta Florido), aŭ West Florida (Okcidenta Florido), neformala, neoficiala termino por la nordokcidenta parto de Florido, estas strio de tero ĉirkaŭ 200 mejlojn longa kaj 50 al 100 mejlojn larĝa (320 km por 80 al 160 km), kuŝa inter Alabamo norde kaj okcidente, Georgio ankaŭ norde, kaj la Golfo de Meksiko sude.

La Floridaj Rifoj aŭ en angla Florida Keys [kiis] estas koral-rifa arkipelago situanta ĉe la suda marbordo de Florido, formante la plej sudan parton de la kontinenta Usono. Ili komencas ĉe la plej suda marbordo de la Florida duoninsulo, ĉirkaŭ 24 km sude de Miami, kaj etendas kiel arko sud-sudokcidenten kaj poste okcidenten al Key West, nome la plej okcidenta de la loĝataj insuloj, kaj al la neloĝataj Dry Tortugas.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Florido estis loko de disputa rezulto en la balotado de 2000 por Prezidanto de Usono. Post du rekalkuloj, la Alta Tribunalo de Usono eventuale ĉesigis la rekalkuladon kaj George W. Bush gajnis la 25 grandajn voĉojn de Florida. Rezulte de tio li fariĝis la Prezidanto. La frato de la Prezidanto, Jeb Bush, estis la ŝtatestro de Florido.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de Florido:

Aliaj urboj estas Sarasota, Daytona Beach...

Pro la bona vetero kaj leĝoj favoraj al maljunuloj, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La kulturo de Florido estas simila al aliaj Sud-Usonaj ŝtatoj, aparte en norda kaj centra Florido, kaj la suda influiĝis iel per hispania kulturo, per sia historio en Nova Hispanio kaj ankaŭ per enmigrado el Kubo kaj Porto-Riko.

Estas stereotipo en Usono ke Florido estas la plej freneza ŝtato.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]