Flosigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
flosigado en Kanado

Flosigado kaj drivigado signifas transporto de drivantaj arbotrunkoj, fendlignotranĉligno sur akvovojoj. Tiu transportmetodo estis kutima ĝis la komenco aŭ mezo de la 20a jarcento. Oni distingas, ĉu la ligno estis kunligita aŭ ne. Se ĝi estas kunligita temas pri flosigado, se ne pri drivigado. La arbotrunkoj estas kunligitaj al „flosaĵoj“ . Tielmaniere grandaj ligno-amasoj estas transportataj de flosistoj sur riveroj. La akvo ellavas certajn ŝtofojn el la trunkoj, ekzemple salo. Sekve de tio la ligno ne tiom kurbiĝas dum la posta sekigado.

La labro de flosisto estis kaj ankoraŭ estas danĝera laboro. Speziale danĝera estas la traflosado de vejro. La altecdiferenco de pli ol unu metro povas igi, ke la flosisto enprofundiĝis en la akvo. Malantaŭ la vejro ofte estas kirloj kaj malprofundejoj. Ofte tie staras kolegojn, kiuj pretas helpi, se necese.

Historio[redakti | redakti fonton]

Flosigado[redakti | redakti fonton]

bildo de la flosigado sur la supra Rejno, ĉirkaŭ 1600. floso kun tabuloj kiel ŝarĝo [1]

La flosigado kiel rimedo de lignotransporto estas tre malnova metio. Jam en la Malnova Testamento estas raportita, ke Hiramo, la reĝo de Tiro , ligno de cedroj kaj abioj per flosigado liveris trans la mediteraneo Ŝablono:Biblio. La lignotransporto estid por Salomo, kiu regis la reĝlando Izraelo de ĉ. 965 a. K. ĝis ĉ. 926 a. K. Teofrasto (Hist. Plant. 5.8.2) raportis, kiel la romianoj helpe de grandegaj flosoj kiu havis 50 veloj, transportis konstrulignon de la insulo Korsiko.[2]

flosistoj en Suomujo dum la 1930aj jaroj

Julius Cäsar raportis, ke la Helvetoj transas la Rejnon per flosoj. En malnovaj skribaĵoj estas legebla, ke la hungaroj dum ilia invadoj en Ĝermanujo en la jaro 926 faligis arbojn por fari flosojn en la Nigra arbaro.

La kreskanta popolacio fine de la mezepoko kaj la komencanta ŝipkonstruo kaŭzis malabundon de ligno (lignomankego); ligno estis transportita el pli kaj pli malproksimaj regionoj. Tio kaŭzas grandegan kreskon de la flosigado. Estas konsiderenda, ke la bezono de brulligno en la 18a jarcento estis multe pli granda ol de konstruligno. Tial ankaŭ kurbaj kaj miskrekintaj trunkoj estis flosigataj.

Verŝajne la kulmino de la flosigado en Germanujo estis en la du duono de la 19a jarcento. Tiam la industriigo postulas multe de energio. Necesis ligno por energio kaj konstruado, sed apenaŭ ekzistis densan vojreton.

flosistoj sur la lago Traun en Supra Aŭstrio, 1906

Komence de la 20a jarcento la flosigado sur multaj riveroj estis preskaŭ malaperinta. La rapide krekanta fervoja reto ebligis tiam rapidan transporton de ligno – ankaŭ al lokoj, kiuj ne situas ĉe por flosigado taŭga rivero (Vidu ankaŭ historio de la fervojo).

Drivigado[redakti | redakti fonton]

vejro sur la rivero Wieslauter en Palatinato
Dosiero:P4203443-1.jpg
mekaniko de drivvejro sur Wieslauter

La tekniko de la divigado estas supozeble pli maljuna ol la flosigado de kunligitaj arbotrunkoj. Sed ne ekzistas dokumentitaj pruvoj. Ĉe la drivigado ligno etas ĵetita en iu loko de la rivero kaj ĉe iu pli suba loko ĝi estas elakvigita. Plej ofte oni transportas tiel brulignon. pli valora ligno estis flosigata. Oni dirvigis precipe en printempo kaj aŭtuno, ĉar la riveroj tiam havas pli da akvo. Ankaŭ oni fosis proprajn fosaĵojn. La plej fama estas la fosaĵo Elsterfloßgraben kunlongeco de 93 km. Ĝi prizorgis la urbojn Merseburg kaj Lepsiko kun brulligno.

La drivigado malaperis samtempe kun la flosigad en la mezo de la 20a jarcento sur mezeŭropaj riveroj [3].

Ekzemploj de la disvastigado[redakti | redakti fonton]

Rejno, Nekaro kaj flankriveroj[redakti | redakti fonton]

maketo de „holanda floso“
akvokolektejo Nonnenwag en la rivero Nagold, 19a jarcento

Ekde la frua mezepoko en la Nigra arbaro flosigado estas menciita. Ekde tiam ĝi estas vaste konata profesio. La necesaj akvoamasoj estis baritaj e n speziale konstuitaj baraĵlagetoj, kie la akvo povas esti malbarita kune kun la flosigantaj lignoj. Dum la jarcentoj la akvovojoj estis pliampleksitaj trans la riveroj Murg, Nagold, Enz, Kinzig, Nekaro kaj Rejno ĝis Nederlando.[4]

flosistoj veturas iam sur la Nektaro tra Tübingen.

Bavario, Aŭstrio, Danubo kaj ĝia alfluantoj[redakti | redakti fonton]

vidu:

baraĵo ĉe la rivereto Kraxenbach apud Ruhpolding

Ekde la 11a jarcento la kreskantaj urboj bezonis pli kaj pli da ligno por konstruado kaj energio. En la aŭstra kaj bavara regiono komencis en la 12a jarcento la flosigado. Tre uzataj estis la riveroj Loisach, Isar, Inn kaj Iller, kiuj prizorgis la subajn urbojn (antaŭ ĉio Munkeno, Freising kaj Landshut), sed ankauc urboj al la Danubo kiel Ulm, Vieno kaj Budapeŝto.

Frankenwald, Rodach, Majno[redakti | redakti fonton]

Vidu: flosado sur Majno

En la Frankenwald la flosigado estis menciita la unuan fojon en la jaro 1386 kaj ĝi ekzistis ĝis la 1970aj jaroj. La abioj el la Frankenwald estis transportataj flosigante trans Majno kaj Rejno parte ĝis Amsterdamo . Hodiaŭ la flosigado okazas por turistoj sur la ekzemple sur Wilde Rodach apud Wallenfels.

Bavara arbaro, rivero Regen[redakti | redakti fonton]

la drivbarsĵo ĉe la rivero Ilz apud Hals

Ekde la 14a jarcento ekzistis sur Regen vojimposto. Sur la rivero Regen de Zwiesel ĝis Regensburg oni malpermesis por 30 jaroj (de marto 1636 ĝis 1667) flosigadon por la kreskigado de perloj. Flosigado kaj drivigado damaĝis tro multe da la perlokonkoj.

Vezero kaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

Kiam dum la 12a kaj 13a jarcento en la nordgermana malaltlando la ekflorantaj urboj kaj konstruo de ŝipoj kaj havenoj kaŭzis kreskantan bezonon je ligo. La vezero etis tie la plej grava transportvojo por la trunkoj ella arbarriĉaj montaraj regionoj. Ligno kaj lignaj produktoj estis transportataj per ŝipoj kaj flosoj. La urbo Hanovro ricevis aian lignon trans al riveroj Ilme kaj Leine el la Solling.[5] Ĉar el la Weserbergland ĝis en la 19a jarcento nur foliligno, precipe kreka ligno kaj iom da fagoligno, estis flosugata, la ligno devis esti sekigita antaŭ la flosigado. La specifa pezo de la freŝa ligno estas tro peza por flosigado. Por rapidigi la sekigado la trunkoj estis senŝeligataj. Ĉe kverkoj oni ankaŭ forprenis la alburnon. Malgrau tio la flosoj havis ĝis 80 cm mergiĝan profundon kaj tial ili estis nur malfacile manipulebleaj, tial la flosoj konsistas nur el 120 ĝis 150 kubaj metroj da ligno. Per la fiksado de lignaj bareloj la flospovo estis plribonigebela. Tiaj flosoj ankaŭ nomiĝas „barelflosoj“.

Transla rivero Werra nadloligno el la Turingia arbaro atringas la Vezeron. En Hannoversich Münden kaj Gimte la trunkoj estis kunligitaj algrandaj flosoj.

Elbo[redakti | redakti fonton]

aspekto de la lignohaveno de la hamburga haveno ĉ. 1850 vidata de Grasbrook. Flosistoj transportas (bildmezo) freŝan lignon dur la Elbo al la lignostokejoj de la lignokomercisto J. C. Jauch & Söhne, kiu troviĝas sur la kavo. „J. C. Jauch & Söhne“ aĉetis lignon ĝis Polujo kaj Rusujo

Suomujo[redakti | redakti fonton]

En Suomujo la flosigado ankoraŭ hodiaŭ etas uzata. La Kimola-Kanalo estas sepkilometroj longa kaj ligas la riveron Kymijoki trans la lago Konnivesi kun lago Pyhäjärvi. La kanalo estis inaŭgurita en aŭgusto 1966 kaj servas kiel transportvojo de flosiganta ligno..[6]

Rusujo[redakti | redakti fonton]

flosigado sur la Ladoga-kanalo apud Ŝlisselburg en Rusujo, 1909
flosigado sur la rivero Kostroma, maldekstra flankrivero de la Volgo

Post la Rusia revolucio de 1917 en Sankt-Peterburgo fondiĝis flosigado-instiuto, kis tasko estis evoluigi novajn tenologiojn por la flosigado. En la jaro 2006 estis tranportata ĉirkaŭ 59.000 kubmetroj da ligno per flosigado. Hodiaŭ (2008) en Rusujo etas uzata flosigado sur pli ol 2000 riveroj kaj 255 lagoj sur entute ĉ. 142.000 kilometroj.

Svisio[redakti | redakti fonton]

Flosigado kaj drivigado estis disvastigita aur ĉiu riveroj de Svisio. la plej grava estis Aare, Alpenrhein und Hochrhein, Tessin, Rodano, Inn, Emme, Reuss, Limmat kaj Sihl. Oni transportis la lignon precipe al la grandaj urboj kaj al minejoj, pli post al feruzinoj en Gerlafingen, Courrendlin kaj Emmenbrücke. Ligno ankaŭ estis eksportata, ekzemple sur la Rejno alNederlando kaj sur la Rodano kaj trans Inn kaj Danubo ĝis Vieno.[7]

Svedujo[redakti | redakti fonton]

La flosigado komencis en Svedujo pli grandskale ekde 1300 kaj fariĝis pli grave ekde 1400, kiam komenciĝis la karbo- kaj ferminado. Nova puŝo la flosigado ricevis ekde 1800 kiam agrikultivistoj vendis la lignon al segejoj, paparfabrikoj kaj por eksporti. E tiu tempo oni barid multajn riverojn kaj forigis torentojn, kiuj malhelpis al la flosigado, ekzemple la rivero Dalälven en Dalarna ĝis la maro estis uzebla pro flosigado ekde 1870.

Hispanujo[redakti | redakti fonton]

hispanaj flosistoj preparas floson

En Hispanujo flosigado unuavice okazis sur la riveroj Ebro, Tajo, Júcar, Turia kaj Segura kaj nur malgrandsklale sur la rivero Guadalquivir. La flosigado estas dokumentita ekde la 16a jarcento ĝis la mezo de la 20a.

Katalunujo[redakti | redakti fonton]

En Katalunujo la flosigado ekzistis de la 13a jarcento ĝis en la 1930aj, kiam la konstruo de baraĵoj malebligis flosigadon. Ekde 1979 la homoj festas ĉiun unuan sabaton en julio la nacian festotagon de la flosigado en La Pobla de Segur kaj ekde 1982, je la tria dimanĉo en aŭgusto en Coll de Nargó. Laŭ la tradicia metodo floso estas konstruata kaj per ĝi oni veturas sur rivero.

En Pont de Claverol ekzistas flosigado-muzeo kiu havas krom konstantan ekspozicion, bibliotekon kaj dokumentan centron por arkivaĵojn, fotojn, kaj filmetojn.[8]

Usono kaj Kanado[redakti | redakti fonton]

Usonaj flosistoj sur la rivero Pine Creek, ĉ. 1905
tir-flosoj en Alasko, majo 1981

La flosoj sur Pine Creek en kantono Tioga, Pensilvanio ofte estis solide konstruitaj. La maldekstra floso servis kiel kuirejo kaj manĝsalono, la meza kiel dormejo, kaj la dekstra kiel stalo por la ĉevaloj kiuj estas bezonataj por haŭlado. Tiuj flosoj ests konsstruitaj nur por unu lignotransporto kaj estis poste vendataj kiel bruligno. Fone la fervoja linio Jersey Shore, Pine Creek and Buffalo Railway.

Hodiaŭa flosigado[redakti | redakti fonton]

flosigado en Vankuvero (Kanado)

Flosigado en la radicia senco ne plu ekzistas en meza Eŭropo. En la hodiaŭa Eŭropo la flosigado ankoraŭ nur ekzista en Norvegujo kaj Suomujo.

Grandaj flosoj ankaŭ hodiaŭ ekzistas en la kanada okcidenta marbordo antaŭ Vankuvero kaj la insulo Vankuvero. Tiuj flosoj havas longecon de pli ol kilometro kaj estas pli ol 50 metroj larĝaj. La flosoj estas sen flosistoj. Nur sur la trenŝipoj estas 2 ĝis tri homoj.

Krome flosigado ankoraŭ estas en la azia parto de Rusujo. En Bangladeŝo bambuso esstas flosigata de la montaraj arbaroj ĝis la urboj ĉe la marbordo.

la plej granda flosglitejo de Eŭropo apud Straßlach-Dingharting kun longeco de 365 metroj
princo Edward la 7a de Britio sur flosglitejo apud la Chaudière-akvofaloj en Otavo
kluzo (Riese) en la rivero Kirnitzsch, Elbsandsteingebirge
akvokolektejo de Monhardt

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Listo de flosigadmuzeoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Libroj kaj sciencaj ellaboroj[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Anhuf (Hrsg.): Beiträge zur Landeskunde Südwestdeutschlands und angewandten Geographie. Mannheimer geographische Arbeiten; H. 46, Geographisches Institut, Mannheim 1998, ISBN 3-923750-72-2.
  • Heinz Geistefeld: Zur Geschichte der Flößereiverwaltung in Kursachsen. Diplomarbeit – Humboldt-Universität Berlin, Forstliche Fakultät, Eberswalde 1956(nicht ausleihbar).
  • Thomas Gunzlemann, Christine Dorn: Die Kulturlandschaft der Flößerei im Frankenwald – ein komplexes System und seine Relikte. In: Heimatkundliches Jahrbuch des Landkreises Kronach. 24/2003–2006, S. 83–161 (PDF)
  • Franz Hafner: Der Holztransport. Handbuch für Rückung, Lagerung, Ladeverfahren und Haupttransport. Österreichischer Agrarverlag, Wien 1964.
  • Karl Hasel, Ekkehard Schwartz: Forstgeschichte. Ein Grundriss für Studium und Praxis. 2., aktualisierte Auflage. Verlag Kessel, Remagen 2002, ISBN 3-935638-26-4.
  • Roland Henne: Flöße von der Oberweser : „und immer stromab an Kuhlbaum und Schnepper ...” . Verlag Jörg Mitzkat, Holzminden 2005, ISBN 3-931656-82-9.
  • Henning Hopf: Untersuchung der technischen und ökonomischen Entwicklung der Flößerei auf dem Finowkanal. Diplomarbeit – FH Eberswalde, Eberswalde 2003.
  • Hans-Walter Keweloh (Hrsg.): Flößerei in Deutschland. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1985, ISBN 3-8062-0426-8.
  • Hans-Walter Keweloh (Hrsg.): Auf den Spuren der Flößer – Wirtschafts- und Sozialgeschichte eines Gewerbes. Konrad Theiss Verlag, Stuttgart 1988, ISBN 3-8062-0561-2.
  • Albrecht Milnik (Hrsg.): In Verantwortung für den Wald – Die Geschichte der Forstwirtschaft in der sowjetischen Besatzungszone und der DDR. Brandenburgisches Ministerium für Ernährung, Landwirtschaft und Forsten, Potsdam 1998, ISBN 3-933352-00-2.
  • Ralph Rohsiepe: Entwicklung und Bedeutung der Flößerei auf dem Finowkanal. Diplomarbeit – Humboldt-Universität Berlin, Forstliche Fakultät, Eberswalde 1961 (nicht ausleihbar).
  • Hanns Rothen: Mit dem Floß auf der Saale – Rückbesinnung auf ein ausgestorbenes Gewerbe. 1. Auflage. Justus Perthes Verlag, Gotha 1995, ISBN 3-623-00749-8.
  • Helmut Seebach u.a.: Altes Handwerk und Gewerbe in der Pfalz. 3. Band. Bachstelz-Verlag Seebach, Annweiler-Queichhambach 1994, ISBN 3-924115-13-3.
  • Max Scheifele: Die Flößerei auf der Ettlinger Alb. Aus der Geschichte des Albtales. Casimir Katz Verlag, Gernsbach 1993, ISBN 3-925825-60-6.
  • Max Scheifele: Als die Wälder auf Reisen gingen. Wald, Holz, Flößerei in der Wirtschaftsgeschichte des Enz-Nagold-Gebietes. G. Braun Buchverlag, Karlsruhe 1996, ISBN 3-7650-8164-7.
  • Max Scheifele u.a.: Die Murgschifferschaft. Geschichte des Floßhandels, des Waldes und der Holzindustrie im Murgtal. Casimir Katz Verlag, Gernsbach 1988, ISBN 3-925825-20-7.
  • Daniel L. Vischer: Die Flösserei auf dem Alpen- und dem Hochrhein. Zur Geschichte des Holztransports auf dem Bodensee von 1600 bis 1900. In: Schriften des Vereins für Geschichte des Bodensees und seiner Umgebung. 131. Heft 2013, ISBN 978-3-7995-1719-5, S. 155–183.
  • Klaus-Peter Westrich (Hrsg.): Neustadt an der Weinstraße. Beiträge zur Geschichte einer pfälzischen Stadt. Verlag Meininger, Neustadt a. d. Weinstraße 1975, S. 637 ff.
  • Helmut Wilsdorf u.a.: Bergbau – Wald – Flöße. Untersuchungen zur Geschichte der Flößerei im Dienste des Montanwesens und zum montanen Transportproblem. Akademie-Verlag, Berlin 1960.
  • Sigbert Zesewitz u.a.: Kettenschiffahrt. 1. Auflage. VEB Verlag Technik, Berlin 1987, ISBN 3-341-00282-0.

Kajeroj[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Delfs: Die Flößerei im Stromgebiet der Weser. Band 34. Schriften der Wirtschaftswissenschaftlichen Gesellschaft zum Studium Niedersachsens e.V., Walter Dorn Verlag, Bremen-Horn 1952.
  • Karl Filser: Flößerei auf Bayerns Flüssen : zur Geschichte eines alten Handwerks. Haus der Bayerischen Geschichte, München 1991, ISBN 3-927233-08-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Scheifele: Die Murgschifferschaft. 1988, p. 177.
  2. Casson, Lionel (1995): „Ships and Seamanship in the Ancient World“, Johns Hopkins University Press, ISBN 978-0-8018-5130-8, S. 4, Fn. 2
  3. Stephan Bammer und Claus Eder, Holzwirtschaft entlang der Isar, Lenggries 2004, ISBN 3-9805665-8-7, S.58
  4. Waldgewerbe im Nordschwarzwald.
  5. Johannes Laufer, Peter-Michael Steinsiek: Quellen zur Umweltgeschichte in Niedersachsen vom 18. bis zum 20. Jahrhundert, 2012, S. 335f.
  6. Geocaching: Kimolan kanava (suome kaj angle).

  7. Raiers Museum, Pont de Claverol (in Englisch).