Floyd Bennett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Floyd Bennett
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1890 (1890-10-25)
en Warrensburg
Morto 25-an de aprilo 1928 (1928-04-25) (37-jaraĝa)
en Kebekurbo
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esploristo • oficiropiloto
vdr
La Ford Trimotor uzita en la savo de la Bremenanoj.

Floyd Bennett (25a de oktobro 189025a de aprilo 1928) estis usona piloto, ĝenerale konsiderita ke li pilotis kun Richard E. Byrd al la Norda Poluso en 1926, kvankam la majoritato de polusaj fakuloj havas nuntempe la opinion ke ties flugo revenis tro frue, kio farus Roald Amundsen la unuan verigebla fluganto al la poluso.[1][2]

Li flugis kun Richard E. Byrd la 9an de majo 1926 per Fokker Trimotoro nome Josephine Ford kaj ili revenis al Svalbardo la saman tagon. Ili estis ricevitaj en Usono kiel herooj, kvankam estis polemiko ĉu vere ili atingis la precizan punkton de la Norda Poluso. Ili preparis poste flugon inter Usono kaj Francio sed malsukcesis post akcidento dum preparado.

La aviadilo Bremen flugis el Francio al Kanado kaj Bennett kun Bernt Balchen flugis al insulo Greenly la 25an de aprilo 1928 por savi la aviadilanojn. Dum fluge li mortiĝis pro pneŭmonio, ĉar li jam estis malsana kaj Balchen pilotis la restantajn ok horojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peter Matthiessen, End of the Earth, National Geographic Society, 2003, page 197
  2. Richard Sale kaj Madeleine Lewis, Explorers, Smithsonian, 2005, paĝo 34