Fluganta Skribilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fluganta Skribilo estis gazeteto pri esperantlingva stenografio laŭ la Duployč-sistemo. La periodaĵo aperis ekde la jaro 1913 kaj estis trimonata. Multjara redaktoro estis Pierre Flageul en Issy-les-Moulineaux apud Parizo. En la jaro 1914 en la germana urbo Oberursel apud Frankfurto ĉe Majno, „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian konkurson de Esperanta Stenografio. En 1933 estis fondita societo "Stenografa Instituto Tutmonda" (STT), kiu celis disvastigon de la Stenografio Duployé-Flageul, kaj uzis la periodaĵon „Fluganta Skribilo“ kiel sia organo.